BA37

Beletra Almanako 34

BA34 - ISBN: 9781595693891
142 paĝoj. ISSN: 1937-3325

grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)
Bildoj: Bildarkivo Aŭstrio / Vikipedio

  • Mendu ĉe UEA!
  • Mendu ĉe Abebooks, Alibris aŭ ĉe multaj aliaj retaj librovendoejoj, kiel Amazon, Bookdepository kaj aliaj en multaj landoj. Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo! Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
  • Foliumu ĉe Guglo en la bita (elektronika) versio (kaj aĉetu)
  • Saltu al la enhavtabelo

 

Aĉetu BA34 rekte de Mondial per PayPal aŭ kreditkarto:

Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur malsupran butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?" kaj ekklaku, por trovi la necesan kreditkartan formularon.


Ekster Usono


Usonanoj

 

 

Mamija Midori: Korespondado

La sonorilo de tagmezo sonoras de malproksime. Bastono staras flanke de vojo. Rano, kiu kaŝiĝante kaŭras, subite saltas de la malhela tero al la serena ĉielo. La saltinta korpo de la rano surteriĝis. Ĝia humida verda dorso estas aerpako. Sur la rebrilanta tero la du malsekaj nigraj okuloj silente atendas nubojn. La nuboj malrapide paŝis tra tiuj okuloj.
Rompinte la supraĵon de la tero, herboj kaj floroj kun haretoj atendas venton, kiu svingos ilin. Petaloj plene malfermitaj, burĝonoj sorbantaj kolo­rojn de la suno, kaj lanugaj buterfloroj kun firmaj tigoj kaj folioj. La seka sablo miksiĝas kun raspaj koloroj kiel malnova sangomakulo. Arbustoj, kiuj lokis sin en tia tero, sidas kun densaj branĉoj, malferminte siajn okulojn al kampejo por oferi senfine longan silenton. La vojo daŭras suben, kurbe kaj malkrute.
Tuj trans ponteto kuŝas arbaro, kie ne estas odoro, nek bruo, sed senmove dense staras altaj arboj, kiel maturuloj mallaŭte parolantaj pri siaj intimaĵoj. Ili rigardas flanken, kaj flegme fiksis, ke la areo de la ponteto ĝis tie estas ilia teritorio... (legu pli en BA34!)

 

Mikaelo Bronŝtejn: Lecionoj por viro

Iom pli ol mezalta, kun pajla, zorge frizita hararo, kun senkulpaj konveksaj okuloj kaj kun kaveto surmentone, – ho, tiu kaveto ravis la tutan knabinaron de la mezlerneja klaso! – tia li venis al ni en la komenco de mia sepa lernojaro. Lia patro – oficiro, onidire, post kelkjara pledado ricevis permeson forlasi sian regimenton en Siberio por militservi apud la ĉefurbo. Nature, en mian urbeton kun li venis tuta lia familio: la olda patrino, la edzino kaj du gefiloj. Unu el tiuj du estis Aleĉjo, knabo, kies kutimoj, konduto, sinteno estis neordinaraj.
Vi demandos: ĉu li neglektis atentosignojn de la knabinoj, montrante iom neknaban esencon? Mi respondos: tute ne; kontraŭe, li bone profitis de tiu atento kaj amindumis jen kun la rufa Svetka, jen kun la blonda Valinjo – pro tio la stultulinetoj foje eĉ interbatalis kaŝe en la lerneja teretaĝo... (legu pli en BA34!)

 

Enhavo

Prezento (Anina Stecay)

Nekrologoj

  • Gianfranco Molle (1950-2018)
  • Nora Caragea (1930-2018)
  • Jarl Hammarberg (1940-2019)
  • Ginette Martin (1938-2018)
  • Daniel Moirand (1941-2019)
  • Baldur Ragnarsson (1930-2018)
  • Jorge Camacho: Tri poemoj je Baldur (la spuroj de Baldur; Baldur; La lasta pioniro)
  • Miguel Fernández: Forpasis Baldur Ragnarsson

Originala prozo

  • Mamija Midori: Korespondado
  • Mikaelo Bronŝtejn: Lecionoj por viro

Originala poezio

  • Benoît Philippe: Ok poemoj (Marie-Louise; Matena krepusko; Kiom ajn ni serĉas per pendol’...; La alzaca; Vespero flamas tra la fenestro...; Prujnpura tago...; Tempo ŝajnis senlima...; La vivo?)
  • István Ertl: Eŭropo 2019
  • Jesper Lykke Jacobsen: Dipatrina fino
  • Miguel Fernández: “Elkatakombigo de la E-kulturo” en Hispanio. Brila apero de la Ibera Skolo ekster Esperantujo (Antonio Valén: Varma-somere; Gonçalo Neves: Lavistino fonta; Jorge Camacho: la maŝino por fari hispanojn; Liven Dek: Al viro nomata Suzana; Miguel Fernández: Mateniĝo en grandurbo; Suso Moinhos: Kokedera; Nicolau Dols: Nur fumo)

Tradukita prozo

  • Pauline Johnson: La du fratinoj (trad. Krišs Smilga)
  • Álvaro Cunqueiro: Kvar aliaj foiranoj (trad. Suso Moinhos)

Tradukita poezio

  • Eugénio de Andrade: La portugala poeto Eugénio de Andrade kaj lia poezio (trad. Miguel Fernández)
  • Alokeranjan Dasgupta: Por ke konstruiĝu templo nova (trad. Probal Dasgupta)

Intervjuo

  • Esperantista infaneco en la faŝisma Italio (Interparolo kun Carlo Minnaja; intervjuis Javier Alcalde kaj Pascal Dubourg Glatigny)

Artikoloj kaj eseoj

  • Suso Moinhos: La vivo kaj verkoj de Vesna Skaljer-Race. Unua parto

Recenzoj

  • Fernando Pita pri La viro el la pasinteco (de Julian Modest)
  • Jorge Camacho pri Cerba fetiĉo (de Kinga Korska)
  • Anina Stecay pri Lothringer Märcher – lorenaj fabeloj (de Benoît Phillippe)

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)