|
Aperas en BA materialo speciale verkita por ĝi, sed ankaŭ altkvalitaj tekstoj jam pli frue aperintaj en la reto sed ne surpapere. Ni invitas vin proponi aŭ anonci materialon, propran aŭ aliulan (vidu malsupre niajn regulojn por formatigo de manuskriptaj tekstoj).
BA publikigas tekstojn kun beletra, literatura kvalito, respektante la eventualan diversecon de stiloj kaj lingvaĵoj, krom se temus pri evidentaj lingvaj eraroj. Kiel referencon oni uzu la plej gravajn konsultverkojn: (N)PIV, PAG, PMEG.
GRAVE: Koncerne tradukojn, bonvolu konfirmi la disponeblon de la kopi-rajto.
Kontribuaĵojn oni sendu retpoŝte kiel aldonan dosieron aŭ dokumenton, prefere unikode aŭ x-alfabete, al la BA-adreso: redaktejo@gmail.com.
Eldonejoj dezirantaj aperigon de recenzoj de eldonaĵoj bv.
sin turni al la sama redakteja ret-adreso (sufiĉas la sendo
de nur unu ekzemplero rekte al la recenzonto, post interkonsento kun BA).
Ĉiujn demandojn koncernantaj la eldonadon kaj dissendon, bv. direkti al:
informo@librejo.com.
(Se vi nur volas skribi vian opinion pri BA, bv. iri al la komentejo.)
Reguloj por formatigo de manuskriptoj
Titolo:
(litergrando 14, lasu unu linion poste)
La teksto de la kontribuaĵo je litergrando 12.
Litertipo Times New Roman.
Skribu kun unikodaj supersignoj (preferite!) aŭ x-alfabete.
PROZO / ESEO:
Alineojn simple kreu tajpante la alinean klavon. Lasu vian tekston flui en la tesktprogramo, ne tro formatigu, krom grasa, kursiva. Evitu substrekojn.
Evitu la
aŭtomatan listo-funkcion kaj nombro-funkcion de MS Word!
En neniu kazo:
- kreu liberan linion inter alineoj (krom se tiu havas alian signifon ol komenci novan alineon), nek
- permane enŝovu la komencan linion de nova alineo
(La enpaĝigisto devos permane malfari ĉiujn ĉi bonintencajn sed nenecesajn formatigojn. Do – savu al li iom da tempo!)
Nepre traserĉu vian tekston je duoblaj interspacetoj, kiuj ofte svarmas en tekstoj – certigu ke en ĉiu kazo estas nur unu spaceto inter vortoj.
Pri citiloj:
ili estu altaj kaj komence kaj fine de la intercitilaj vortoj: Do ne skribu „tiel cxi" au «tiel chi» sed "jene". Se vi uzos haltostrekojn kun parenteza valoro au por komenci ĉiun frazon de dialogo, ili estu mezlongaj (–) jam en via dokumento, ne mallongaj (-) simile al divid-streketoj, kaj ne tro longaj, kiel uzataj ekz-e en Usono (—).
POEZIO:
Se temas pri poemo,
nenia problemo.
Sama litergrando.
Sed ĉe poemoj vi povas iomete pli libere uzi permanajn formatigojn, por ke la enpaĝigisto vidu klare kiel la poemo aspektu sur la paĝo.
Post la fino, lasu du liniojn. Poste:
Notoj, glosoj ktp.
|