boao

Beletra Almanako...
... aperos 3 foje en 2012, kaj BA13, 14 kaj 15 haveblas kiel triopo por nia favora abon-prezo. Se vi ne volas aboni, vi povos mendi unuopan kajeron por nia normala vendoprezo.

Pliaj detaloj
Beletra Almanako ampleksas inter 140 kaj 176 paĝoj.

Vi povas mendi ĉiujn numerojn de BA, unuope aŭ kiel pluropon.

Vi povas aboni BA 13, 14 kaj 15 por 2012, iam ajn dum 2012, je nia favora abonprezo.

Varbu por BA
Vi povas helpi nin disvastigi BA-on per aĉeto de unu el niaj t-ĉemizoj, kiujn vi povas porti dum Esperanto-aranĝoj.
(Klakante sur la ligon, vi forlasas la paĝojn de Beletra Almanako.)

Jarabono 2012

NOVA!

(Kvazaŭ-)abonado de BA tra UEA!
La libroservo de UEA pretas sendi al vi aŭtomate ĉiun novan numeron de Beletra Almanako, tuj kiam ĝi aperas. Vi nur devas okupiĝi pri du aferoj:
  1. skribi unufoje retmesaĝon al libroservo@co.uea.org kun la noto "Konstanta mendo de BA"
  2. havi sufiĉe da mono en via UEA-konto, ĉar la libroservo ĉiufoje aŭtomate prenas la kontraŭvaloron de la BA-ekzemplero plus sendokostojn (kaj eventualan AVI) el via konto. La baza prezo por unu BA en la katalogo de UEA estas € 9,90.
    (Tamen, se foje vi ne havas sufiĉe da mono en via konto, la libroservo sendos al vi mesaĝon kun la informo pri la manko de mono.)

 


Por plu aboni rekte ĉe Mondial (nur unujaraj abonoj):


Eŭropo, Azio, Aŭstralio, Latin-Ameriko kaj Kanado: Se vi komprenas la anglan, kaj tuj volas pagi kreditkarte: EUR 36, jare

Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur la dekstran butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Don't have a PayPal account?" (t.e. "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?") kaj ekklaku, por trovi formularon. Se vi ne abonis en 2011, vi povas aboni 2011 kaj 2012, kaj ricevos la tutan jarkolekton 2011 en unu livero kune kun la unua numero de 2012.


Usonanoj, kiuj volas tuj pagi kreditkarte, bv. uzi unu el la sekvaj butonoj por tuja abono: US$ 37, jare

Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur la dekstran butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Don't have a PayPal account?" (t.e. "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?") kaj ekklaku, por trovi la necesan formularon. Se vi ne abonis en 2011, vi povas aboni 2011 kaj 2012, kaj ricevos la tutan jarkolekton 2011 en unu livero kune kun la unua numero de 2012.


Se vi ne komprenas la anglan / volas aboni alian kvanton, bv. skribi al / volas pagi al la UEA-konto de Mondial, skribu al: informo@librejo.com.

Por mendi unuopan BA-on, iru al la koncerna BA-kajero kaj mendu tie per la butono.
Se vi ne komprenas la anglan / volas mendi alian kvanton, bv. skribi al: informo@librejo.com.

Se vi volas ABONI Beletran Almanakon por 2012 rekte ĉe Mondial (kun tri kajeroj: BA13, BA14, BA15),
bv. uzi la oranĝ-kolorajn pago-butonojn SUPRE. Dankon!.

Cetere, vi povos aboni iam ajn dum 2012. Se vi abonas BA por 2012 ekzemple en novembro 2012, vi ricevos BA13, BA14 kaj BA15 en novembro en unu sendo.

 


 
   
  © 2008 Mondial