boao

Boao-emblemo
La emblemo de BA: BA-o gardata de boao en ĉi linoleumgravuraĵo de Uday Dhar.

Pliaj detaloj
Beletra Almanako ampleksas inter 140 kaj 176 paĝoj.

Vi povas mendi ĉiujn numerojn de BA, unuope aŭ kiel pluropon.

Vi povas aboni BA 7, 8 kaj 9 por 2010, iam ajn dum 2010, je nia favora abonprezo.

Varbu por BA
Vi povas helpi nin disvastigi BA-on per aĉeto de unu el niaj t-ĉemizoj, kiujn vi povas porti dum Esperanto-aranĝoj.
(Klakante sur la ligon, vi forlasas la paĝojn de Beletra Almanako.)

Karaj amikoj,

Beletra Almanako - kovriloBeletra Almanako (BA) estas nova literatura periodaĵo, lanĉita en septembro 2007. Komence ĝi publikiĝis ĉiun sesan monaton, sed ekde 2009 ĝi aperas trifoje jare, en februaro, junio kaj oktobro. Ĝin eldonas Ulrich Becker (Mondial, Novjorko) kaj redaktas Jorge Camacho (ĉefred.), Probal Daŝgupto kaj István Ertl.

La almanakon oni povas jen aboni anticipe kiel revuon, jen mendi aŭ aĉeti kiel libron: BA aperas en normala mezgranda libroformato, kaj ĝi estas facile mendebla, pagebla, aĉetebla, recenzebla aŭ donacebla al amikoj.
VIDU NIAJN NOVAJN ABONPREZOJN POR 2010!


BA enhavas diversajn rubrikojn, nome pri poezio, prozo fikcia aŭ nefikcia, eseoj, recenzoj, teatro ktp, originale kaj traduke. Laŭ interkonsento kun UEA, ni publikigas la verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj. Kompreneble, ankaŭ verkoj nepremiitaj povas aperi en BA, kondiĉe ke la aŭtoroj sendas ilin al la redaktejo!
Legeblas en BA materialo speciale verkita por ĝi, sed ankaŭ altkvalitaj tekstoj jam pli frue aperintaj en la reto tamen ne surpapere. Ni invitas vin proponi aŭ anonci materialon, propran aŭ aliulan (vidu niajn regulojn por formatigo de manuskriptaj tekstoj).

Bonvenas ilustristoj kaj desegnistoj. Se vi ŝatas anonci ion aŭ varbi por io BA ankaŭ disponas pri spaco tiucela. Bonvolu skribi al la eldonejo (informo@librejo.com) por intertrakti pri la anonco kaj la prezo.

 
 
   
  © 2009 Mondial