|
REABONU Beletran Almanakon POR 2013 NUN!
VIDU BA KIEL BITLIBRON!
(Bitlibro estas nomo preferinda al la jen kaj jen uzata anglismo e-libro.)
En multaj landoj, vi jam nun povas aĉeti elektronikajn BA-ojn tra Guglo (uzu la ISBN-numeron de la koncerna BA, por trovi la elektronikan BA en vialanda "Google-Play-Books"-paĝo). En aliaj partoj de la mondo, tiu servo venos post kelkaj monatoj. Revenu ĉi tien por kontroli!)

Beletra
Almanako (BA) estas literatura periodaĵo, lanĉita en
septembro 2007. Komence ĝi publikiĝis ĉiun sesan monaton, sed
ekde 2009 ĝi aperas trifoje jare, en februaro, junio kaj oktobro.
Ĝin eldonas Ulrich Becker (Mondial, Novjorko) kaj redaktas Jorge
Camacho (ĉefred.), Probal Daŝgupto kaj István Ertl.
La almanakon oni povas jen aboni anticipe kiel revuon (ekzemple ĉe UEA), jen mendi aŭ
aĉeti kiel unuopan libron: BA aperas en normala mezgranda libroformato, kaj ĝi
estas facile mendebla, pagebla, aĉetebla, recenzebla aŭ donacebla al
amikoj.
Klaku ĉi tie por tuj mendi BA15!
BA enhavas diversajn rubrikojn, nome pri poezio, prozo fikcia aŭ
nefikcia, eseoj, recenzoj, teatro ktp, originale kaj traduke. Laŭ
interkonsento kun UEA, BA havas la rajton publikigi la verkojn premiitajn en la
Belartaj Konkursoj. Kompreneble, ankaŭ verkoj nepremiitaj povas aperi
en BA, kondiĉe ke la aŭtoroj sendas ilin al la redaktejo!
Aŭskultu
Jorge Camacho paroli pri Beletra Almanako (YouTube)
|
| Aĉetu BA1 ĝis BA12 je ridinde favora prezo; aĉetu BA por 2012; kaj abonu BA por 2013: |
|
- Usonanoj, kiuj volas tuj pagi kreditkarte, bv. uzi
la sekvan butonon por tuja mendo de BA1 ĝis BA12 por nur US$ 78.00. T.e. nur 6.50 dolaroj por ĉiu el la minimume 140-paĝaj BA-oj (inkl. sendokostoj!)
- Usonanoj, kiuj volas aĉeti BA por 2012 (3 kajeroj: BA 13, 14, 15), uzu la duan butonon. (US$ 37)
- (3 kajeroj: BA 16, 17, 18), uzu la trian butonon. (US$ 27)
Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur la dekstran butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Don't have a PayPal account?" (t.e. "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?") kaj ekklaku, por trovi la necesan formularon. |
|
|
- Ĉiuj aliaj (Eŭropo, Azio, Aŭstralio, Latin-Ameriko kaj Kanado) bv. uzi
la sekvan butonon (se vi komprenas la anglan, kaj tuj volas pagi kreditkarte) por tuja mendo de BA1 ĝis BA10 por nur EUR 78,00. T.e. nur EUR 6.50 por ĉiu el la minimume 140-paĝaj BA-oj (inkl. sendokostoj!).
- Ne-Usonanoj, kiuj volas aĉeti BA por 2012 (3 kajeroj: BA 13, 14, 15), uzu la duan butonon. (EUR 36)
- (3 kajeroj: BA 16, 17, 18), uzu la trian butonon. (EUR 27)
Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur la dekstran butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Don't have a PayPal account?" (t.e. "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?") kaj ekklaku, por trovi la necesan formularon. |
|
|
Legeblas en BA materialo speciale verkita por ĝi, sed ankaŭ
altkvalitaj tekstoj jam pli frue aperintaj en la reto tamen ne
surpapere. Ni invitas vin proponi aŭ anonci materialon, propran aŭ
aliulan (vidu niajn regulojn por formatigo de manuskriptaj tekstoj).
Bonvenas ilustristoj kaj desegnistoj.
Se vi ŝatas anonci ion aŭ varbi por io BA ankaŭ disponas pri spaco tiucela. Bonvolu skribi al la eldonejo (informo@librejo.com) por intertrakti pri la anonco kaj la
prezo.
Eldonejoj dezirantaj aperigon de recenzoj de eldonaĵoj bv.
sin turni unue al redaktejo@gmail.com. (Sufiĉas la sendo
de nur unu ekzemplero rekte al la recenzonto,
post interkonsento kun BA). |