Beletra Almanako – la redaktora teamo (propravorte...)

 

Anina Stecay

Lingvoj kaj literaturo ĉiam interesis Anina. Ŝia esperantistiĝo okazis kvazaŭ flank-efike, nome studcele, kiam ŝi bezonis la lingvon por studi interlingvistikon en Poznano. Esperanto tamen ekposedis ŝian koron tiel ke ŝi poste engaĝiĝis en la movado loka, landa kaj internacia. Jam antaŭe ŝi verkis kaj publikigis prozon en la gepatra lingvo, kaj intertempe ankaŭ ekverkis en Esperanto kaj tradukas el la germana. Ekde 2015 ŝi instruas esperantan literaturon kaj rilatajn studobjektojn en la klerigcentro de la Germana Esperanto Asocio en la Esperanto-urbo Herzberg.

 

 

 

István Ertl*

István estas nedenaska esperantisto eventuale ĝismorta, certe ĝisosta kaj malofte kabeanta. “Naskiĝis hungaro sed evoluis.” (J. Camacho) Trafis Esperanton kiel Obelikso la grandan kaldronon. De tiam – fluctuat nec mergitur. Fieras fajfi pri la fundamento, kiun neniam legis. Serie serioza, kaŝas tion per malklare eligataj vortoj kiujn multaj misopinias ŝercoj. Reduktis diversajn revuojn, trakudris verkojn diverslingven. “Neniu scias, en kiom da lingvoj Ertl verkas... /en kelkaj pliaj/... li scipovas grumbli aŭ almenaŭ papage redoni citaĵojn trovitajn ie en la reto” (Neciklopedio). Respondecas pri multo en BA, precipe pri ĝia malfruo.

 


 

 

Jesper Lykke Jacobsen

Laŭ la hungaro Alfréd Rényi, matematikisto estas aparato, kiu transformas kafon en teoremojn. Kvankam teoria fizikisto, Jesper estas unu el tiuj aparatoj. En siaj vakaj malfruvesperaj horoj li ankaŭ eksperimentas transformi ĉapelojn en esperantan beletron. Kelkaj specimenoj antaŭ kaj post la transformo videblas respektive sur la foto kaj en la Belartaj Rikoltoj de UEA. Liaj suk-ĉesoj sur la pedagogia tereno inkluzivas la starigon de kurso pri esperanta literaturo ĉe Ecole Normale Supérieure en Parizo kaj la generon de du adoleskaj denaskuloj.

 

 

 

 

Nicola Ruggiero

Trikatposedato. Eterna lernanto, al li tre plaĉas studi, tre malplaĉas ekzameniĝi. Unta lingvisto, tradukas kaj verkas en Esperanto ĉefe versojn. De temp’ al tempo prelegas aŭ instruas pri Esperanto-literaturo. Plu pensas loĝi en mis-tero, sed plu notas en kajero ravojn kaj revojn. Ne atendas la barbarojn sed serĉas tiun insulon kien ĉiuj kunportas la diable nur tri librojn por porti tri libro­bretarojn kaj fanfaroni pri tio.

 

 

 

 

Probal Daŝgupto

Probal Daŝgupto [laŭ la bengala prononco, aŭ Dasgupta laŭ la norma latinliterigo, ambaŭ fomoj validas en Esperantujo] regule kontribuas al nia beletro, precipe per poeziaj aŭ fikciaj tradukoj al kaj el Esperanto, kaj ofte recenzas, foje amplekse. Kiel profesia lingvosciencisto, li verkas i.a. pri la sintakso Esperanta, tuŝante nekutimajn temojn, ekz. kial, apud la absolute malebla frazo “Ĉefe ĝenis ilin la tiaj pezegaj valizoj”, entute ebletas diri “…la tiel pezegaj valizoj”. Membro de Akademio de Esperanto ekde 1983, Probal prezidas ĝin ekde 2016. Pli frue li estis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (2007-13).

 

 

 

Suso Moinhos*
Suso Moinhos preskaŭ fariĝis botanikisto, aŭ moluskologo, sed fine li konstatis, ke la vortoj kaj iliaj cirkonstancoj pli logis lin. Nun filologiaj libroj kunvivas sur liaj bretoj kun traktatoj pli plantoj, kaj li dormas apud kolekto da konkoj el la sep maroj. Li verkas malmulte legatajn poemojn kaj tradukas librojn, kiujn li opinias interesaj por la legantoj de la venontaj kvindek jaroj. Li ŝatus BAn similan al ĝardeno aŭ akvario multaspeciaj. Fervora radioaŭskultanto, amanto de fortosportoj, li fojfoje parolas laŭte dum sonĝoj. Pliaj informoj, deŝuteblaĵoj: suso-moinhos.webnode.pt.

 

 

...kaj la eldonisto:

Ulrich Becker

Ulrich eklernis Esperanton en 1976, post kiam lia patrino respondis al li, ke “Esperanto estas lingvo, kiun parolas nur kvin homoj en ĉiu lando, por povi interkomunikiĝi”. De tiam li volis esti unu el tiuj kvin, kaj poste fariĝis aktiva en diversaj movadaj funkcioj. Hodiaŭ li eldonas (kaj unu-dufoje verkis) librojn en Esperanto, kiujn foje nur kvin homoj legas. Li translokiĝis de unu lando al alia (foje postlasante eĉ mortintan ŝtaton) kaj de pseŭdokomunisma socio al la ĉefurbo de kapitalismo, kie li provas transvivi per pluraj pagataj hobioj, ĉefe tradukado, eldonado, instruado.

 

 

 

 

* La kopirajto por la fotoj apartenas al la redaktoroj mem. La fotojn de István Ertl kaj Suso Moinhos faris respektive Margarita Stroganova kaj Xoán Carlos Gil.

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)