BA38

Beletra Almanako 48

BA48 - ISBN: 9781595694683
142 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)


 

Aĉetu BA48 rekte de Mondial per kreditkarto:


    Per kreditkarto: (kun parte neesperanta (angla) teksto)
 

 

Spomenka Štimec: Bukedo por Fraŭlino Antonija

Fraŭlino Antonija! Kie vi estas nun? En la tombejo de Kostajnica? Kiam mi staris ĉe via tombo, mi aŭdis la voĉon de muezino el moskeo en Bosnio, veninta trans Una al Kroatio. Ĉu vi memoras la sonon? Ĉe la verdeta rivero Una nun estas la jaro 2023. Trans Una nun estas alia ŝtato. Ĝi nomiĝas Bosnio kaj Hercegovino. Kaj via tombo estas en la ŝtato Kroatio. Respubliko Kroatio.

Ne for de la tombejo falas kaŝtanoj de kaŝtanarboj, “la plej dense kreskantaj en Eŭropo”, kiel vi instruis al viaj etaj lernantoj razitajje nuda kapo. Certe ankaŭ knabinetoj estis en la klaso? Kun harplektaĵoj?

Mi havas novaĵon por vi. Pasis 110 jaroj de tiu via ago. Vi scias kion mi celas. Ĉu vi ne scias?

Mi portas florojn al vi. La florojn sendas iu sinjoro.…(legu pli en BA48!)

 

Cho Sung Ho: Fine de la rememoro

Kamioka estas submontara urbeto en la gubernio Gifu, Japanio. Por atingi tien, mi post duhora flugado el Koreio prenis buson en la marborda urbo Tojama. La buso veturis kvar fojojn tage, sed mi estis la sola pasaĝero tiun matenon. Ĝi estis naŭpersona minibuso, kaj mi konjektis ke ordinare ne multas pasaĝeroj en la kurso. La ŝoforo klarigis, ke semajnfine tamen svarmas feriantoj al termofonta banurbo preter Kamioka. Tiam estos bezonata veturilo kun plena grandeco. ... (legu pli en BA48!)

 

Yin Jiaxin: Ne enamiĝu pro soleco

Fininte lernadon en mezlernejo kaj forlasinte la hejmvilaĝon, mi venis al Vudan-urbo kaj akiris okupon vendi biletojn de loterio. Mi loĝis ĉe mia onklino.

Yang dungiĝis ĉe la Vudan-a Loterio-Centro post sia diplomiĝo el universitato. Pro laborrilato mi renkontiĝis kun li kelkajn fojojn ĉiumonate. Ĉiufoje vidinte lin mi sentis ĝojon kaj plezuron en la koro. Li havis altan staturon, belan aspekton, humuran parolmanieron kaj ĝentilan konduton. Xue, mia kolegino kaj intima amikino, diris ke mi ŝajne jam enamiĝis je Yang. Sed mi sciis, ke mi ne egalas al li laŭ socia pozicio, ĉar li estis universitata diplomito, la sola filo de siaj gepatroj, kiuj ambaŭ okupis gravajn postenojn en la urba registaro. Do mi tute ignoris la vortojn de Xue.

Jam emeritiĝis miaj geonkloj, kies infanoj laboris en aliaj urboj. Escepte de maĝango-ludo, ili interesiĝis pri nenio, nek prizorgis min. Reveninte de la laboro mi enuis hejme.

Estis tre froste en la januaro de 2008. ... (legu pli en BA48!)

 

Mikaelo Bronŝtejn: Lupo

Fojfoje mi meditas pri la absurdeco de interseksaj rilatoj. Ne temas pri la hazardaj kuniĝoj okazintaj impulse pro subita ekvolupto. Ne temas pri la infanaj enamiĝoj, helaj kaj karaj, kiel la unuaj printempaj floretoj, sed necertaj, hezitoplenaj kaj forpasantaj plej ofte sen doloro. Mi meditas pri sincera kaj flamiganta amo, kiu ekbrulas inter du individuoj kaj daŭre varmigas ilin per brila fajro, pri amo aspirata kaj flegata, travivata per ĉiu nervo, per ĉiu cerboĉelo, per la koro kaj per la animo de ambaŭ. Evoluo de sincera amo al kruela hato – kial tio povas okazi? Kie la animoj de viro kaj virino, opiniantaj sin absolute parencaj ĉe eko de la interrilatoj, akiras semon de tiu monstra, morna, minaca sento? Kial ili permesas ke tiu semo kresku kaj evoluu? Ĉu eblas difini etapojn de tiu evoluo kaj daŭron de ĉiu etapo? Ĉu ekzistas efikaj rimedoj por eviti ĝin, por forsarki la kruelan sproson tuj ĉe ĝia apero? Aŭ – ĉu eĉ la plej kruelajn agojn de kunvivantaj paroj kaŭzas ia aparta devio de la amsento? ... (legu pli en BA48!)


Enhavo

Prezento

  • Probal Daŝgupto

Originala prozo

  • Spomenka Štimec: Bukedo por Fraŭlino Antonija
  • Cho Sung Ho: Fine de la rememoro
  • Yin Jiaxin: Ne enamiĝu pro soleco
  • Mikaelo Bronŝtejn: Lupo

Tradukita prozo

  • Roberto Pérez-Franco: Rakontoj (La bona profeto; La ĉerizuja floro; La profetaĵo; Pri kiel la 17a ĉapitro ne estis la lasta; Al la ĝardeno; La trovaĵo; Destino; Kronado; trad. Norberto Díaz Guevara, reviziis Jorge Rafael Nogueras kaj la aŭtoro)
  • Grazia Deledda: Enigmo propra (trad. Sara Spanò)

Tradukita poezio

  • Sylvia Plath: Paĉjo (trad. Brandon Sowers)
  • Antonia Pozzi: Poemoj (Sur la bordo de la viv’; Dormo; trad. Manuela Ronco)

Letero

  • Geoffrey Sutton: Memorinda citaĵo pri nia afero

Artikoloj kaj eseoj

  • Geoffrey Sutton: Postkoloniismo
  • Trevor Steele: Hitler kaj amo al virinoj

Recenzoj

  • Jan P. Sandel pri Plena Vortaro Germana-Esperanto en tri volumoj (de Erich-Dieter Krause)
  • Jorge Camacho pri La taŭrofelo. La pell de brau (de Salvador Espriu; trad. Abel Montagut)
  • Brandon Sowers pri Esperanto and Languages of Internationalism in Revolutionary Russia (de Brigid O’Keeffe)
  • Laurent Ramette pri La okulvitroj de Lidia (de Aitor Arana)
  • Javier Alcalde pri A 1930s bicycle adventure from Holland to North Africa (de Siem de Waal)

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)