BA38

Beletra Almanako 47

BA46 - ISBN: 9781595694560
128 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)


 

Aĉetu BA47 rekte de Mondial per kreditkarto:


    Per kreditkarto: (kun parte neesperanta (angla) teksto)
 

 

Marian Zdankowski: Mobilkoj

Trinki! Triiinki… Mi kruele volas trinki. Lango seka kiel blato. Saharo. Se almenaŭ unu guto da likvaĵo… iu ajn… unu pluvan guteton. Ja eĉ herbo reviviĝas post pluvo… Eble unu guteto da roso revivigus la memoron? Estus iom pli malpeze, iomete pli facile. Kaj la kapo. Kaj mia kapo. Kial ĝi tiom doloras? Sed ĝi ne doloras. Doloregas! Ĝi rompiĝas! Kaj mi ne scias kio estas pli malbona: Saharo en mia buŝo aŭ tiu ĉi terura kapdoloro? Nekredebla doloro. Mi estas tiel doloranta ke apenaŭ eblas moviĝi. Senĉese io zumas kaj tondras en mia kapo. Ĝi pulsas onde. Ne sonorilegoj, ne artileria kanonado… De kie ĝi venas? Kial? Kio okazis? Sed mi vivas! Oni sentas doloron – tio signifas ke oni vivas. Ĉar kial mi ne vivus? Tiom da demandoj. Respondojn el nenie. Mi pensas ke mi ege ebriiĝis… Tio klarigus ion. Sed tio estas nenio nova. Ja ni ofte tiel drinkadis… Ĉiam ekstreme. Ho, kiel akre! Kaj ĉiam pro iu okazo. Trinki sen okazo – estas ebrieco. Kaj ni ja ne estas drinkuloj! Ĉiam estis okazo. Kaj poste ĉiam senkompate oni sekigis nin. Ha, kiel tiam gustis kefiro, acida lakto, kukuma suko! Kaj se estis fojfoje biero… (legu pli en BA47!)

 

István Ertl: Sur la eĝo

“Razklingo SEKCA estas la plej sekura! Ĝia speciala platenizo garantias longan uzodaŭron sen plej eta danĝero de misatenta vundeto. La fleksebla metalo de la klingo rezistas premon, varmon, humidon kaj aliajn mediajn efikojn. Aĉetu dekduon por la prezo de dek!”


Rikardo algapis la barbilon kvazaŭ li neniam estus ĝin vidinta. Malgraŭ ke li mem vortumis tiun varbaĉan tekston... “Sen plej eta danĝero!” Kiel ĉiumatene, li ĵus tranĉvundis sian kolon per tiu fi-klingo, kiu vere laŭdinde rezistis premon, varmon, humidon kaj... barbon. Sakrinte, li forĵetis la damnan umon kaj asepsis la sangomakuleton. Sed vane li atendis sekundojn kaj minutojn, la sango ne koaguliĝis. Rikardo alpremis vaton, tukojn, sed ne eblis haltigi la likon el la haŭtfendeto. La tukoj sorbopleniĝis, la lavujo ekruĝis kiel post manlavo de buĉisto. Neniam okazis al li tia hemoragio! Li ekrapidis al telefono. Li havis kapturnon. Li premis la klinkon de la loĝoĉambro. Kroĉiĝante al la fermilo, li glitfalis kontraŭ la pordon. Sango ekgutis el lia fendita kranio. ... (legu pli en BA47!)

 

Debra Hamel: La pasaĝero

Aŭti estas kurioza sperto, ŝi pensas. Mi vojaĝas tra spaco per aŭto, sed en la aŭto mem la korpo apenaŭ moviĝas. Ŝi ĵetas rigardon al la rapido­metro. Post kvin minutoj, mi estos mejlojn for de ĉi tie, sed mi tute ne estos movinta la korpon. Do, ĉu mi vere moviĝas, aŭ ĉu la mondo moviĝas ĉirkaŭe? Tiel pensante, movate senmove, ŝi sidas sur la leda benko de la aŭto kaj rigardas tra la fenestro la malhelajn siluetojn de preterpasantaj arboj. La pneŭoj zumas.


La aŭto ne estas nova, sed li zorgas, ke ĝi ĉiam aspektu tiel. Ĉiun se­majn­finon somere, li purigas ĝin en la aldoma vojo kaj ekzamenas la sur­facon por difektoj. Li malaperigas etajn grataĵojn per speciala nigra farbo, kies malgranda ujo aspektas kiel ungolaka botelo. La interno de la aŭto odoras je pino: de la retrospegulo pendas arboforma aerfreŝigilo.


Ŝi estas nun sufiĉe aĝa por helpi purigi la aŭton, li diris, do semajnfine ŝi frotlavas la blankflankajn pneŭojn per malnova dentobroso dum li sapas la tegmenton. Ŝi povas atingi la pneŭojn pli facile ol li ĉar ŝi estas pli proksima al la tero kaj ŝiaj genuoj ne knaras kiam ŝi kaŭras. Kiam li ŝprucigas akvon sur la aŭton, li ridete malsekigas ankaŭ ŝin. ... (legu pli en BA47!)


Enhavo

Prezento

  • Probal Daŝgupto

Originala prozo

  • Marian Zdankowski: Mobilkoj
  • István Ertl: Sur la eĝo
  • Debra Hamel: La pasaĝero

Originala poezio

  • Probal Daŝgupto: post la jubilo
  • Wael Almahdi: Du poemoj (La pano de Haĝĝi Salman; Formdonaj jaroj)

Tradukita prozo

  • Dino Buzzati: Io kio komenciĝas per L (trad. Sara Spanò)
  • Manashi Dasgupta: Enigmo propra (trad. Probal Daŝgupto)

Tradukita poezio

  • D. Iacobescu: Poemoj (Sonĝo nigra; Fantazia nokto; Vesperaj tonoj; trad. Ionel Oneţ)

Teatro

  • István Ertl: Veronika kaj Paŭlo

Artikoloj kaj eseoj

  • Geoffrey Sutton: Identeco
  • Sten Johansson: Rakonti romane
  • Wim Jansen: Sur neŭtrala lingva fundamento
  • Josip Pleadin: Đuro Sudeta: sopiro al la suno; la poemojn tradukis: Josip Velebit

Recenzoj

  • Laurent Ramette pri Lando kiu vekiĝis. Rakontoj el Ukrainio (de Kalle Kniivilä)
  • Sten Johansson pri Simeono (de Mikaelo Bronŝtejn)

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)