BA38

Beletra Almanako 46

BA46 - ISBN: 9781595694508
140 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)


 

Aĉetu BA46 rekte de Mondial per kreditkarto:


    Per kreditkarto: (kun parte neesperanta (angla) teksto)
 

 

Eduard Werner: La ralofalo

Iam ekzistis en Esperantujo bela valo. La aparta vidindaĵo de la valo estis granda akvofalo, kie multaj raloj havis siajn nestojn – la tiel nomata ralofalo – kaj tial ĉiuj nomis la valon la ralofalovalo. Ĉe la ralofalovalo oni trovis maloftan kaj kostan metalon, la ralofalovalmetalon, kiun oni tie fosis kaj transportis per boatoj sur speciale konstruita kanalo, kies nomo estas longe forgesita, ĉar la homoj simple diris ralofalovalmetalkanalo. La boatoj estis tirataj per azenoj (ne ĉevaloj!), por kiuj staris apud la ralofalovalmetal-kanalo multaj kaj belaj ralofalovalmetalkanalostaloj, por ke la azenoj ne malgaju kaj ne malsaniĝu je azenĉagreno, kiu ja ofte komplikiĝas per azenĉagrenmigreno.

Ŝajne estis ĉio en ordo kaj ĉiuj vivis feliĉe kaj paceme. Sed ... (legu pli en BA46!)

 

Eduard Werner: Drako en Esperantujo

Iam en esperantujo estis reĝo, kiu havis solan filinon. Ŝi estis bela kiel stelo, kaj ŝi eĉ estis denaskulino – ne, ŝi ne parolis esperanton denaske, sed ŝi estis denaska ulino. Do la reĝo ĉefe

cerbumis, pensegis,
librojn eĉ legis
kaj ĉion memoris,
ĝis la kapo doloris,
pensis profunde,
ĝisgrunde

por trovi por ŝi taŭgan edzon – la plejmulto de la princoj de la apudaj reĝejoj estis sentaŭguloj, kiuj sidis la tutan tempon en la trinkejoj, kaj kelkaj laŭdire eĉ estis volapukistoj.
Tamen baldaŭ okazis io, pro kio volapuko fariĝis la malplej granda zorgo de la reĝo: ...  (legu pli en BA46!)

 

Yin Jiaxin: Dezirindaĵoj

Ĉu printempe aŭ somere, ĉu aŭtune aŭ vintre, se ne pluvas aŭ neĝas, mi ĉiutage ellitiĝas je 4:30 por kurado por unu kaj duono da horoj laŭ bordo de la rivereto preterfluanta la loĝkvartalon, antaŭ ol hejmeniri por pretigi matenmanĝon.

Estas plezure kuradi en freŝa aero, aŭskultante Esperanto-elsendon el poŝtelefono. Sed, tiun tagon antaŭ kelkaj monatoj, kiam la viro aperis en arbusto, mia bona humoro difektiĝis. En tiu frumateno kurinte nelonge, mi vidis silueton en arbusto nemalproksime. Mi pensis, ke tiu estas ekzerciĝanto. Proksimiĝinte, mi vidis, ke tie staras mezaĝa viro kun la okuloj fiksrigardantaj min, la buŝo murmuranta ion, kaj la brakoj tremantaj. Supozante, ke tiu estas pisanto, mi ŝajnigis ne vidi lin, daŭrigante la kuradon.

Kelkajn tagojn poste, en la sama horo kaj la sama loko, la viro aperis denove, starante inter la arbusto kaj la vojo. Kiel lastfoje, liaj okuloj fiks­rigardis min, la buŝo murmuris ion, kaj la brakoj tremadis. Aĥ, li jam el la pantalono eligis sian penison, kiun li senĉese tirludis fronte al mi... (legu pli en BA46!)

 

Debra Hamel: Artpeco

La pentraĵo, lia plej ŝatata, estas tre bunta, tie kaj tie punktita per herb­verdaj farbgutoj. Karbkolora linio oblikve transstrekas la kanvason, kaj angule estas dika sunflava farbŝmiro forlasita kvazaŭ hazarde de la broso de la artisto. La fokuso de la bildo estas tomatoruĝa cirklo situanta iomete ekstercentre, metita por altiri la okulon. Sed estas la fono, kiu obsedas lin. Ĉu cementkolora? Aŭ eble ĝi havas la koloron de aveno. Kiam ajn li staras ĉi tie, li demandas sin, kiel nomi ĝin, ĉi tiun… kotecan farbkoloron. Lia senkapableco identigi ĝin frenezigas lin.

Tiu bela virino, kiu staras kelkajn metrojn for de li admirante alian kanvason, kun perfektaj haroj kaskade falantaj sur perfekta, ruĝvestita ŝultro, se ŝi starus ĝuste ĉi tie, kie li staras, en tiu ĉi aparta lumo, rigard­ante la pentraĵon per liaj astigmataj okuloj, kiel ŝi nomus ĝin? Efektive, li nun rimarkas, la fono aspektas preskaŭ samkolore kiel ŝia mansako. Eble li priparolu tion, demandu ŝin, diru, “Pardonu. Mi ne kapablas ne rimarki. Via mansako. Tiu ĉi pentraĵo. La koloroj similas. Ĉu vi scias, kiel nomi ĝin?” Eble ŝi respondus. Eble ŝi ignorus lin, ĵetante arogantan rideton liadirekten. Belulinoj foje agas tiel. Li diras nenion ... (legu pli en BA46!)

 

István Ertl: La platformo

Ekrano kvar: trarompo de cirkvito!
– Ekrano kvin: perturbo de la ŝlos-sistemo!
– Ekrano ses: fremda entrudiĝo!
– Posteno al centralo: mi petas enŝalton de la ruĝa alarm-grado!
– Centralo al posteno: ruĝa alarm-grado enŝaltita!
Tri motorboatoj de la Marborda Gardistaro senprokraste elhaveniĝis direkte al la krizozono. Super la Norda Maro senkompate hurladis vento je grado 9 de la skalo Beaufront. En la Centra Buroo de Verdstela Mondasocio la tria numero de la mimeografia bulteno Hejmlokoj perdis angulon de la paĝo 48.

– Ĉu eblos disfaldi la flagon en tia vento?
– Iele-trapele jes, sed ĉu pretas ĉe vi la manifesto?
– Ne zorgu. Ĉiuokaze, plej gravas ke la komuniko atingos novaĵagentejojn je noktomezo, kaj samtempe malfermiĝos ĉiuj niaj retejoj. Hodiaŭ nur virtualo realas, kaj realaj agoj nur motivas tiujn virtualajn.
– Damne, mi preferus ke nur mia avataro frostu en virtualejo...!
– Trankvilu: via fizika haŭto eltenos, kaj vi ricevos baldaŭ plej fizikajn rekompencojn.

Sur plej multaj mapoj unutonas pala bluo je la kruciĝo de la norda lati­tudo 50° 43′ 30″ kaj la orienta longitudo 1° 18′ 59″. La Norda Maro montriĝas tie same seninterrompa kiel ĉie en 30-kilometra radi­uso ĉirkaŭe. Nur kelkaj konfidencaj skizoj montras nigran punkton kie situas, ekde 1941, la plej antaŭenŝovita posteno de la brita observo­sistemo kontraŭ Hitleraj aviadiloj ... (legu pli en BA46!)


Enhavo

Prezento

  • Probal Daŝgupto

Originala prozo

  • Eduard Werner: La ralofalo
  • Eduard Werner: Drako en Esperantujo
  • Yin Jiaxin: Dezirindaĵoj
  • Debra Hamel: Artpeco…
  • István Ertl: La platformo

Originala poezio

  • Nicolau Dols: Denove denove

Tradukita prozo

  • Selma Lagerlöf: La trolido (trad. Sten Johansson)
  • Jean Améry: Intelektulo en Aŭŝvico (trad. Trevor Steele)

Tradukita poezio

  • Seán Ó Ríordáin: Poemoj (trad. Seán Ó Riain kaj Meva Maron)
  • István Kemény: Poemoj (trad. István Ertl)

Teatro

  • Luiza Carol: La eskapo. Imaga epilogo por la opero Aida de Verdi

Artikoloj kaj eseoj

  • Jorge Camacho: La neforgesinda graveco de Benczik
  • Federico Gobbo: Ses difinoj serĉantaj fakon

Recenzoj

  • Jorge Camacho pri Ĉina antologio (1919-1949), Ĉina antologio (1949-1979),
    Ĉina antologio (1979-2009)
  • Debra Hamel pri La kurioza incidento de la hundo en la nokto (de Mark Haddon; trad. Simon Davies)

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)