BA38

Beletra Almanako 45

BA45 - ISBN: 9781595694485
160 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)


  • Mendu ĉe UEA (baldaŭ!) aŭ via landa libroservo!
  • Mendu ĉe Abebooks, Alibris aŭ ĉe multaj aliaj retaj librovendoejoj, kiel Amazon, Bookdepository kaj aliaj en multaj landoj.
  • Mendu rekte ĉe Mondial (en nia NOVA reta vendejo!!).
  • Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo!
  • Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
  • Foliumu ĉe Guglo en la bita (elektronika) versio
  • Saltu al la enhavtabelo

 

Aĉetu BA45 rekte de Mondial per kreditkarto:


    Per kreditkarto: (kun parte neesperanta (angla) teksto)
 

 

Sara Spanò: Papero

"Ni estas kiel fratinoj. Pli ol fratinoj.


Ni estas malsamaj, sendube. Mi ŝatas librojn multe pli ol vi. Mi legus seninterrompe, se mi povus. Oni ofte atentigas min, ke troa legado kaj fantaziumado povus malproksimigi min de la realo, sed mi ne aŭskultas tiajn vortojn. Ili ne havas sencon. Papero, aparte papero vortoplena, estas tio, kio plej ĝojigas min. Papero neniam kaj neniel povus vundi min, dum ŝajnas al mi, ke la filmoj kiujn vi spektas ofte malkvietigas, timigas vin, kredigas vin je aferoj kiuj ne ekzistas. Estus multe pli bone por vi, se vi pli amikiĝus al libroj, al papero.

Tamen, mi ne certas, ĉu vi bone akordiĝus kun papero, ĉar ĝuste pri ĝi estas io, kion vi tute ne komprenas, kvankam mi strebas klarigi tion al vi re kaj re kaj re: en la manludo, kiun mi klopodas instrui al vi, papero venkas ŝtonon.

Mi ne scias, ĉu vi vere ne sukcesas enkapigi tion al vi, aŭ ĉu simple vi ŝajnigas ke vi ne komprenas, nur por klopodi kolerigi min. Sed vi ne sukcesos, ĉar mi tute ne estas kolerema.

Estas kiel diras niaj familioj, vi ja scias: mi ne kapablas koleri, vi jes. Niaj familioj komparadas niajn karakterojn: Silvia estas senprudenta,
petola, sed ŝi estas amikema kaj emociiĝema; Sassi estas saĝa, ekvilibra, sed
nekomunikema, malvarma, kiel roboteto." ... (legu pli en BA45!)

 

Sten Johansson: Falaflo en maco

"Avo Wilhelm portas bukedon da ruĝaj rozoj, kaj ŝi mem tenas kvar flavajn en la dekstra mano. La avo jam antaŭe avertis ŝin ke ĝuste rozoj plej konvenas.
“Ŝi vere amegis rozojn”, li nun ripetas antaŭ la simpla tomboŝtono. “Kompreneble ekzistas aliaj floroj, kiuj restas belaj pli longe. Printempe mi ĉiam plantas penseojn. Sed hodiaŭ
ni metu rozojn en vazojn, je la dudekjara memoro.”
“Jes, vi tute pravas, Avo”, konsentas Filippa, ordigante la rozojn kaj verŝante akvon en la du tombo-vazojn. “Hodiaŭ Avino ricevu, kion ŝi plej ŝatis.”
“Nu, evidente por ŝi ne plu gravas. Sed por ni jes. Por ke ni memoru, kia ŝi estis. Cetere, ĉu vi entute memoras ŝin, knabineto?”

Kiam ŝi estis infano, ŝi malŝatis, kiam li nomis ŝin “knabineto”, ĉiam en la dana lingvo, kvankam ĉion alian li diras svede. Sed jam delonge ŝi male trovas tion honora titolo.

“Certe. Tre bone. Ŝi estis la plej bona avino.”
“Vi tamen estis tre juna, kiam ŝi mortis, ĉu ne?”"
"“Sesjara. Sed nur post la entombigo mi vere komprenis ke ŝi ne plu ekzistas, kiam ni revojaĝis hejmen. Ĉu vi petis Paĉjon ke ankaŭ li venu hodiaŭ, pro la pasintaj dudek jaroj?”
“Ne, mi ne petis lin alveturi. La dato ja tute ne gravas, se oni pri- pensas. Li vizitu la tombon, kiam tio konvenos al li. Ŝi estos same mortinta, kiam ajn li venos. Sed min li ja povus viziti de temp’ al tempo, dum mi vivas, ĉu ne? Eble ĉi-aŭtune, en mia naskiĝtago.”

La avo iom sinekskuze ekridas, kvazaŭ por mildigi la kritikon kontraŭ la filo.

“Vi pravas, Avo”, diras Filippa. “Kaj ankaŭ onklo Erik devus iam reveni al Svedio por viziti vin.”
“Nu, pri tio mi jam plene rezignis.”

Ili staras dum kelka tempo antaŭ la tombo, ne interparolante. Estas nuba sed varma sabata posttagmezo. Ŝi flaras spican odoron de la ĉirkaŭaj arboj – ŝi ne scias, ĉu tujoj aŭ cipresoj. Dum momento ŝi pensas ke ŝi eble devus elekti blankajn rozojn, por ke ili formu la aŭstrajn kolorojn kun la ruĝaj. Nun ili faras la skaniajn2, kaj ankaŭ tio ja konvenas. Cetere tio estas tro stulta penso, kaj ŝi eĉ ne atentis, ĉu la butiko havas blankajn rozojn. Ŝi kaŭras, ŝovante la nazon inter la rozpetalojn, sed ili estas preskaŭ senodoraj."

... (legu pli en BA45!)

 

Mikaelo Bronŝtejn:"Paŭlo kaj la partio"

"Fine de aŭgusto 1972 mi, dudek du jarojn aĝa diplomita inĝeniero pri elektro, venis en tiun metiejon por enoficiĝo. La etatestro, bonanima viro, proponis al mi komenci de nealta gvida posteno, sed mi rifuzis tuj preni gvidon super la elektrista skipo. Ne pro timo, sed pro klara konscio, ke mi ne bone komprenas la praktikan parton de mia onta laboro. Mi petis mem, ke oni oficigu min kiel simplan elektriston – por kelkaj monatoj. Prudenta decido, konkludis la etatestro. Tiel mi bonŝancis trafi sub la patronadon de Paŭlo.


Tiu Paŭlo! Posedanto de basketbalista staturo, junaĝe li ne preterlasis apliki la malavaran doton de la naturo ĝuste en tiu sporto. La gloraj venkoj de la uzina teamo en diversaj regionaj kaj eĉ en kelkaj tutlandaj konkursoj provizis lin per kelkdeko da fierindaj medaloj. Nun li havis tridek sep jarojn. La medaloj ekde longe malhele glimadis sur la murtapiŝo de lia gastoĉambro memorigante la iamajn gloragojn.


Tamen la sporto ja estis amatora okupo. En la ĉiutaga vivo Paŭlo estis konata kiel la plej altkvalita elektristo. Efektive, li kvazaŭ ricevis herede ne nur la staturon, sed ankaŭ la doton senprobleme legi la plej komplikajn skemojn de elektraj cirkvitoj. Ĉe nemaloftaj paneoj de la uzina aparataro neniu krom li scipovis momente kvazaŭ per flaro determini la ĝustan kaŭzon kaj rapide refunkciigi ĉion. Singardema ĉe la manipulado proksima al kurento-busoj, li tamen kapablis por kurta tempo senprobleme meti la polmon sur neizolitan draton – la izol-rezistanco de lia hardita haŭto ne lasis la kurenton iri tra la korpo.


Pri la supera klero Paŭlo sincere kaj aperte fajfis."... (legu pli en BA45!)

 

Gerrit Berveling:"Roman-malneto, kiu atendas kompletigontojn"

Varmas en Romo, kaj stinkas. De kie venas tiu misodoro, ne estas direble. Povas esti, ke ratoj ronĝis kadavreton kaj postlasis por aliula plezuro la restaĵojn, povas esti ke okazis io alia.

Neniu scius difini tion.

De post la epoko de Konstantino1 la Granda multo ŝanĝiĝis en ĉi Eterna Urbo: sed nu jes: tiel pereas la gloro de l’ mondo… Pravas la saĝaj prauloj.

Kiel sciate, Konstantino siatempe havis la feliĉan Di-donitan inspiron elekti la flagon de Kristo kun ĝia XP-simbolo por ataki siajn malamikojn ĉe la Milvia Ponto, kaj, ĉar Dio nenion bonan lasas sen beno, kompreneble do liaj armeoj glore batis la paganojn. Konstantino fariĝis la Imperiestro de Okcidento… ktp ktp… kaj ĉi tie apude... li konstruigis tiun ĉi maŭzoleon por si mem. Sed la historiaj eventoj kuntrenis lin eĉ pli alten: li fariĝis Imperiestro ankaŭ de la Oriento kaj per unu granda venko fine unuigis la tutan loĝatan teron sub sia Di-protektata potenco. Konstantino fondis novan Romon por anstataŭigi per ĝi la praan, ĉi paganan Romon ĉe Tibero: ĉe Helesponto li fondis novan Romon sed nun kristanan, nun ne plu paganan, sub nova nomo: Konstantinopolo, ĉar tie ĉiuj parolas greke, kaj en la greka oni diras -polo por -urbo. Do Konstantinopolo estas urbo de Konstantino, Konstantinourbo. Tiel mi
lernis sub magistro Friulfo, kiam legi mi lernis – kaj ĉion ceteran, kion in strui li kapablis....(legu pli en BA45!)


Enhavo

Prezento

  • ChatGPT

Originala prozo

  • Sara Spanò: Papero
  • Sten Johansson: Falaflo en maco
  • Mikaelo Bronŝtejn: Paŭlo kaj la partio
  • Gerrit Berveling: Roman-malneto, kiu atendas kompletigontojn…

Originala poezio

  • Wally du Temple: Tri poemoj

Tradukita prozo

  • Franz Kafka: El La proceso (trad. Edmund Grimley Evans)
  • Cesare Pavese: Sendormeco (trad. Carlo Minnaja)
  • Helga Nõu: Iu telefonas (trad. István Ertl)

Tradukita poezio

  • Yolanda Castaño: Sep poemoj (trad. Suso Moinhos)
  • Stewart Sanderson: La Akvopopolo (trad. Humphrey Tonkin)
  • Aaro Hellaakoski: Kvin poemoj el Glacispegulo (trad. Jouko Lindstedt)
  • Inocencia Montes: Poemoj (trad. Miguel Fernández)

Artikoloj kaj eseoj

  • Toño del Barrio: Malfidu la artan inteligenton, eĉ se ĝi parolas esperanton
  • Wael Almahdi: La Haĝo, la Islama Pilgrimo
  • Sarah Al-Matary: Krei ligilojn per senbara lingvo (trad. Javier Alcalde)
  • Geoffrey Sutton: La malprosperiĝo de la latina lingvo
  • Gerrit Berveling: Pri mia cerb-infarkto
  • Trevor Steele: Ni ŝuldas nenion!

Recenzoj

  • Jorge Camacho pri Marina kaj Sesdek ok (de Sten Johansson)
  • István Ertl pri Esperanto vivas (de Nicolas Vanof kaj Tihomir Lovriĉ)
  • Jouko Lindstedt pri Secesio (de Sten Johansson)
  • Jouko Lindstedt pri Esperanto – Lingua Franca and Language Community (de Sabine Fiedler kaj Cyril Robert Brosch)
  • Federico Gobbo pri L’uomo che voleva essere una minoranza (de Diego Marani)

Nekrologo

  • Edwin de Kock (1930- 2022)

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)