BA38

Beletra Almanako 44

BA44 - ISBN: 9781595694409
148 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)


  • Mendu ĉe UEA (baldaŭ!) aŭ via landa libroservo!
  • Mendu ĉe Abebooks, Alibris aŭ ĉe multaj aliaj retaj librovendoejoj, kiel Amazon, Bookdepository kaj aliaj en multaj landoj.
  • Mendu rekte ĉe Mondial (en nia NOVA reta vendejo!!).
  • Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo!
  • Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
  • Foliumu ĉe Guglo en la bita (elektronika) versio
  • Saltu al la enhavtabelo

 

Aĉetu BA44 rekte de Mondial per kreditkarto:


    Per kreditkarto: (kun parte neesperanta (angla) teksto)
 

 

Kováts Kata: Pli ol plena

Oni bone elpensis la kemiterapian horaron. Ĝuste kiam mi psike kolap­sus, tiam aŭ la aparato signalas kaj oni venas por ŝanĝi la venensakon, aŭ mi devas pisi pro la enorma kvanto de likvaĵoj. Do, mi ne plu devas okupiĝi pri mia animstato, nur lasi min kapti de la fluo, kio, kiom ajn mi jam lertiĝis prie, daŭras longajn minutojn, kaj eligas min el mia deprima stato.
Mi alfrontas okule la perfuzilon. Sur ĝia cifereca ekrano eblus vidi kiom da tempo restas ankoraŭ ĝis la lanĉo de la sekva sako, sed ĝenas, ke

kuŝante mi ne vidas la ciferojn, nur ilian ritman lumpulsadon. Tiel mi ne povas prepari min anime por la surdiga bipo, per kiu la aparato indi­kas, ke elĉerpiĝis la likvaĵo.

Marde matene, la rito ĉiam komenciĝas per tio, ke oni nedisigeble kunigas min al la aparato pere de tubo. La perfuza stango, kien ajn mi iras, estas mia integriga parto dum 10 horoj en ĉiu terapia tago. Dum 10 longaj horoj ĝi staras apud mi kiel prizona gardisto, kvazaŭ ĝi scius, ke jes ja kelkfoje mi ekemos eskapi. Mia libereco estas limigita je metro kaj duono, la konektita kablo ebligas al mi nur tiom da spaco. Mi eĉ al la pisejo devas iri kun ĝi. Mi puŝas ĝin antaŭ mi, parkas ĝin apud la neceseja pelvo. Ĝi staras tie apude kaj atendas. Estas ĝene, ĉar mi ne povas produkti, se oni gvatas min. ... (legu pli en BA44!)

 

Mikaelo Bronŝtejn: La “Blanka ĉevalo”

Kie do mi povus legi pri tiu “Blanka ĉevalo”? Diablo scias, mi vere ne memoras. Ĉu ne ie ĉe Theodore Dreiser, kies verkoj venenis min en mia junaĝo? Io romantika ŝajnis ĉeesti en la senpretenda nomo de la trinkaĵo jen kaj jen uzata de la roluloj en liaj fascinaj romanoj. Oni uzis ĝin por kuraĝiĝo antaŭ amkonfeso. Por forigo de diverskaŭzaj tristoj kaj angoroj. Por kuntosti en amika kompanio aŭ simple – por sidadi kun duonplena glaso komforte kaj trankvile en luksa fotelo, fajfante pri ĉio ekstera…


Ekde mia kvarjara aĝo pere de milda, hejmfarita de miaj karmemoraj gepatroj ĉeriza vino mi ricevis elementan edukon pri modera kon­sumado de alkoholaĵoj. Post pli ol jardeko la edukado progresis pere de normala rusa vodko, tamen mi sentis sekretan aspiron al la imponaj bote­loj ne akireblaj en mialandaj butikoj. En importitaj kinofilmoj diver­saj heroaj uloj aperadis surekrane kun la helflava skota viskio stulte konsumata kun sodakvo, kun la brunruĝa portorika rumo, kun la ora meksika tekilo en botelo posedanta sombrero-forman korkon, kun la diafana ĝino junipergusta, kun la normandia poma kalvadoso... (legu pli en BA44!)

 

Laure Patas d’Illiers: Nenio

La amikinoj de Bérénice levis siajn brovojn. Kiun novan ideon ŝi ĵus havis? Ili interrigardis sin super siaj tasoj da verda teo. Temp­altempe Bérénice lanĉis modon en ilia grupo, kaj poste ŝiaj amikinoj konstatis en virinaj gazetoj ke ĝi estas ĉie populariĝanta. La unua inter ili ŝi inter­es­iĝis pri ĉina astrologio, pri aloo vera, pri enakva gimnastiko, pri feng­ŝuo, pri senglutena dieto.


Sidante sur la sama sofo vidalvide al Bérénice, la tri amikinoj rigar­dis malantaŭ ŝi, trans la salona fenestrego, kie malfermiĝis vido al ŝia vasta ĝardeno. Philippine, Isaure kaj Quitterie vidis tie nur arbojn kaj gazonon. De iliaj sidlokoj ne videblis la muro ĉirkaŭanta la parkon de Bérénice, nek ĉe tiu muro la eta kromdomo, kie Estêvão estis loĝinta.


Ĉiuj amikinoj enviis Bérénice pro ŝia perfekta ĉiofaranto. Estêvão prizorgis ĉion en la domego kaj la parko, laŭ sia diskreta kaj efika maniero. “Estêvão pli bonas ol edzo, mi ĝuas la avantaĝojn kaj ne sufe­ras la malavantaĝojn” Bérénice kutimis ŝerci ekde sia eksedziniĝo. Ŝiaj amikinoj ĉiufoje grimacis, ne taksante la ŝercon deca.


Sed... Antaŭ kelkaj semajnoj, Estêvão eksiĝis kaj foriris al iu senfama urbeto apud Porto, por vivi kiel emerito en la lando de siaj praavoj. ... (legu pli en BA44!)

 

Mikaelo Bronŝtejn: La lasta neĝoŝtormo

Estis longa la atendo, sed ĝi alvenis – mia lasta norda printempo.


Verdire, en aprilo trans la 67-a paralelo, oni ne atendas ion speciale printempecan; frostegoj kaj blizardoj foje atakas la regionon eĉ en la komenco de junio. Tamen la kutima agrabla sento, aperanta ĉe rigardoĵeto al la kalendaro, kontentigis min per milda aludo pri baldaŭa fino de mia norda deĵorado naŭ jarojn longa. Mi planis mian foriron por la unuaj tagoj de majo, sed dume daŭris aprilo, iom post iom paŝante al sia lasta semajno. La neĝa litkovrilo, tiu tavolo du metrojn dika, formiĝinta ekde la pasintjara septembro, etendiĝis laŭ la ebenaĵo de la tundro ĝis la foraj dentegoj de Ural-montaro. En sunaj tagoj, kiuj, neofte, tamen bonvolis veni eĉ en aprilo, la neĝa spaco rebrilis per bilionoj da sparkoj, sed ĉe alveno de neĝoŝtormo ĝi kunfandiĝis kun la neĝoplena aero en preskaŭ netravideblan senliman universon. ...(legu pli en BA44!)

 

Francisco Javier Moleón:Jaĥto ne veturas for, tamen…

Kiun murdis kiun?, de Frederiko Elersiko, eld. La triĵaŭda semajno, Ti-Ĉi-Urbo, 2022, 332 p., ISBN 9802121964

En la konstelacio de nia originala romanaro aperis nova stelo: Frederiko Elersiko. Li ne estas tre konata (ankoraŭ), sed tio baldaŭ ŝanĝiĝos dank’ al la romano, kiun mi nun recenzas por vi, kiun vi sendube baldaŭ havos kaj ĝuos en viaj manoj kaj kiun oni povas plenrajte kompari kun la plej bonaj verkoj de Agatha Christie aŭ La luna gemo de Wilkie Collins.


Ni troviĝas en la 1920aj jaroj: Ligo de Nacioj estas freŝbakita kaj an­ko­raŭ vekas amason da espero. Nelaste ĉe esperantistoj pro la propono kaj revo igi Esperanton (la?) oficiala lingvo. La simpatia ĉefrolulo de la romano, Frederiko (samnoma kiel la aŭtoro, kia hazardo), troviĝas en Ĝenevo en la momento, kiam oni rifuzas la proponon, kaj ĉagrenita forlasas la urbon. La ĝenevan epizodon la aŭtoro evidente enmetis por reliefigi kaj prikomenti tiun malgloran epokon de la Esperanto-historio kaj sian opinion pri ĝi, ĉar ĝi neniel rilatas plu al la cetero de la romano. Sed tio estas en ordo: se la mondo ne atentas nin, ni mem devas atenti nin mem kaj ruliĝadi en nia propra mizero. Estus krome neakcepteble, se esperanta romano ne mencius la lingvon, eĉ se la verko neniel rilatas al Esperanto. Apenaŭ eblas trovi esperantan romanon, kiu ne aludas al Esperanto rekte aŭ nerekte. Prave tiel. ... (legu pli en BA44!)

 

Sara Spanò: Ĉeneroj

Baroka muziko gaje ŝprucas en la kuirejo. Sunradioj inundas ĝin. Letero kuŝas sur la tablo.


Tania rigardas eksteren, tra la fenestro.


Muziko plusonas en la kuirejo, kaj ŝajnas al ŝi, ke aŭdeblas pluraj disonancoj en ĝi. Ŝi ĵus malkovris konĉerton de Vivaldi por violino scordato, misagordita violono. Tania ne estas muzikisto, sed ŝi povas intuicie diveni, ke estas iaspecaj krevetoj en la muziko, io malkvietiga – eble ankaŭ pro la etoso kreita de la minora tonalo – eĉ en la flamobrila virtuozeco de tiu alegro.


Tiu sento akordiĝas kun la stagnado kiun ŝi perceptas: estas bel­ega tago, sed ŝi bone scias, ke tiuhore ĉio eblas. Jen la ekstermo, kiu super­regas je tagmezo, diras tiu psalmo. Ŝi ofte pensis pri tio, ekde la komenco de la pandemio. Post du jaroj, angoro plu sentiĝas en ŝi, kiel obstina basa voĉo, obsede ripetiĝanta ie en la fono.


Ombro trakuras la rigardon de Tania. ... (legu pli en BA44!)

 

Jesper Lykke Jacobsen: Paradizo regajnita

Bokito levis la okulojn de la trio da plasmaj ekranoj vicigitaj antaŭ li sur la skribotablo, ripozigante sian rigardon sur la fekunda pejzaĝo, kiu sternis sin malantaŭ la unudirekte travideblaj spegulfenestroj de la eko-vilaĝo Matrixia. Estis ankoraŭ la matenero, kiun profesia aŭ klera amatora fotografisto nomus “la ora horo”, tiu momento tuj post la aŭroro, dum kiu la flanka lumo donas apartan koloron kaj profundecon al la pejzaĝo. Ekster la longa ovalo de la eko-vilaĝo, trans la alta sekureca palisaro kaj inter la du belvederoj, kiuj en tiu ĉi frua horo ankoraŭ vakis, ondis strietoj da leĝera nebulo antaŭ la masiva tropika arbaro, kiu pretervole direktis la spektadon ĝis la horizonto, kie lilaj kaj karmezinaj koloroj sin interplektis, formante gobelinan fonon al la tufaj kaj rozkolore borderitaj ciruskumulusoj. Estis spektaklo profunde ripoziga. ... (legu pli en BA44!)


Probal Daŝgupto: Letero de Probal al Brian

Kara Brian,

Ĉi-matene [la 25an de februaro 2022], mi legas jenon, en Facebook:

Monato
7 h  
Kun multe da bedaŭro ni devas informi vin, ke Claude Nourmont, redaktorino de la rubriko Arto en MONATO, hodiaŭ forpasis. Kiel ŝia edzo, Brian Moon, klarigis, la plej bela omaĝo al ŝi estas plulabori por Esperanto. Sincerajn kondolencojn al Brian.

Mi volas ĉi tie diri al vi kelkajn vortojn kondolencajn. Claude laboraris por Esperanto, Brian, donante la misimpreson ke estas facile mastrumi la tempon kaj la kuntekstojn. Al mi, kiu neniam sukcesas min kongruigi kun la postuloj de institucioj, restas nur la eblo anhele apudkuri tiujn kiuj efektive scipovas vivi tiastile, vivi tiel ke la vivado mem senplie prenas la formon de laborado, per silenta mangesto nuligante la teo­rion de plusvaloro ĉu ĉe Markso ĉu ĉe lia forgesita brita fonto Davido Rikardo. ... (legu pli en BA44!)

Enhavo

Prezento

  • Anina Stecay

Originala prozo

  • Kováts Kata: Pli ol plena
  • Mikaelo Bronŝtejn: La “Blanka ĉevalo”
  • Laure Patas d’Illiers: Nenio
  • Francisco Javier Moleón: Jaĥto ne veturas for, tamen…
  • Sara Spanò: Ĉeneroj
  • Jesper Lykke Jacobsen: Paradizo regajnita
  • Probal Daŝgupto: Letero de Probal al Brian

Originala poezio

  • Espopore (Evgenij Georgiev): Herakliado. Sonetkrono
  • Gerrit Berveling: Poemoj

Tradukita prozo

  • Manashi Dasgupta: Asketiĝoj (trad. Probal Daŝgupto)
  • Manashi Dasgupta: Morto de migrulisto (trad. Probal Daŝgupto)

Tradukita poezio

  • Sugita Hisaĵo: Hajkoj (trad. Nitta Takamichi)
  • Eino Leino: Tuuri (trad. Jouko Lindstedt)
  • Velimir Ĥlebnikov: Poeziaĵoj (trad. Anastasia Komarova)
  • Galegaj-portugalaj mezepokaj kantoj (trad. Suso Moinhos)

Artikoloj kaj eseoj

  • Miguel Fernández: Dek du horoj da kontraŭmilita poezio en Madrido
  • Miguel Fernández k.a.: Ĉiuj sciu ja, ke mi ne mortis. Omaĝo al Federico García Lorca kaj Fernando de Diego
  • Probal Daŝgupto: Enkonduko al la bengaligo de Sep fratoj

Recenzoj

  • Pálma Csiszár pri La liberiĝo (de Éva Tófalvy)
  • Jorge Camacho pri Vojaĝo de Onia (de Kim Onnuri)
  • Javier Alcalde pri Esperanto y esperantistas de Teruel / Esperanto kaj esperantistoj en Teruel (de José Serafin Aldecoa Calvo)
  • Valentin Melnikov pri Bunsun kaj Aiko. Rememore al Mia Unua Amo (de Cho Sung Ho)
  • Valentin Melnikov pri La vorto kaj la vento. Rakonta koliero (de Miguel Fernández)
  • Dimitrije Diso Janičić pri La Edena cikatro – Elektitaj rakontoj; Rajski ožiljak – Odabrane priče (de Nenad Petrović; trad. Zlatoje Martinov)

Nekrologo

  • Dimitrije (Diso) Janičić (1935-­2022)

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)