BA38

Beletra Almanako 43

BA43 - ISBN: 9781595694362
178 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)
Bildoj: Vikipedio


  • Mendu ĉe UEA aŭ via landa libroservo!
  • Mendu ĉe Abebooks, Alibris aŭ ĉe multaj aliaj retaj librovendoejoj, kiel Amazon, Bookdepository kaj aliaj en multaj landoj.
  • Mendu ĉe Mondial (vidu malsupre).
  • Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo!
  • Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
  • Foliumu ĉe Guglo en la bita (elektronika) versio kaj aĉetu
  • Saltu al la enhavtabelo

 

Aĉetu BA43 rekte de Mondial per kreditkarto:


    Per kreditkarto: (neesperanta teksto)
 

 

Spomenka Štimec: Hilda al Josip

– Kaj ekde kiam vi korespondas?
– Tion ankaŭ mi demandis de li en iu letero. Kaj li respondis: ekde 1935.
– Sed ĉu ne estis 1925?
– Certe ne. Mi ne korespondis kun bebo. Sed kun bubo.
Helmi aldonis kulereton da tilia mielo al sia tetaso kaj ridetis. Al ŝi ŝajnis ke ŝia fratino kaj tiu ulo korespondis jam de jardeko.

Tallinn, la 24an de septembro 1932
Finfine mi do ekskribas. Mankis al mi lastatempe humoro por skribado. Ree aŭtuno. Sufiĉe bela septembro ĉi jare. Por ke vi konvinkiĝu pri tio, mi sendas al vi ruĝan acerfolion, kiun mi antaŭ kelkaj tagoj kunportis el la parko. Nun estas bele promeni kaj mi tion ankaŭ faras, ĉar mi havas libertempon. Restis ankoraŭ du semajnoj. Sed mi ne fartas tro bone, nome pro la dentoj kaj gingivo. Do, mi multe sidas en la atendejo de la dentkuracisto – ĉar la buŝo estas iom ŝvelinta – mi evitas viziti societojn. Hodiaŭ estas lundo, – ni havas du danajn gesamideanojn en “Espero” – sed mi sidas hejme kaj skribas. ... (legu pli en BA43!)

 

Probal Daŝgupto: La tirkestoj kaj la kuniklulo

Dum la Universala Kongreso en Seulo – dum la unua, tiu en 1994 – mi sidas sur la podio kaj sentas la kutimajn urĝojn kaj premojn. Sidante apud mi, rimarkas tion la ĝenerala direktoro de la Asocio, Simo Milojević. Estas lia tasko rimarki tiajn faktetojn. Oni elektis min reĝisoro pri la kongresa temo “Azio en la mondo”. Kaj Simo scias ke la respondeco timigas min. Li ankaŭ scias kion mi antaŭtimas. La pasintan fojon kiam mi havis tian laboron, en la rolo de vicreĝisoro dum la roterdama kongreso, mi grandskale fuŝis. Tiufoje la geamikoj devis aparte zorgi por kaŝi de la publiko miajn fuŝojn. Ĉu mi ripetos la katastrofon, kongresante en lando konata kiel unu el la aziaj tigroj? Ĉu estos katastrofaj jam miaj vortoj dum la inaŭguro? ... (legu pli en BA43!)

 

Jorge Rafael Nogueras: Eterna

Antaŭ multaj jaroj, kiam mi estis tre juna, mi hazarde malkovris, ke mi kapablas transformiĝi en ion ajn. Unue mi iĝis hundo, ĉar la vivo de mia dorlotbesto ŝajnis al mi tre agrabla. Tamen, kiam post nur deko da jaroj mi komencis kadukiĝi, mi decidis ŝanĝiĝi en pli longvivan beston: testudon. Mia enkarapaca vivo longe daŭris, sed ankaŭ ĝi, finfine, komencis estingiĝi, do mi decidis fariĝi sekvojo. Mi pace arbis dum jarcentoj, sed mi finfine eksentis miajn branĉojn kraki ekrompiĝe. Kiel trompi la morton? ... (legu pli en BA43!)

 

Mikaelo Bronŝtejn: La lasta neĝoŝtormo

Estis longa la atendo, sed ĝi alvenis – mia lasta norda printempo.
Verdire, en aprilo trans la 67-a paralelo, oni ne atendas ion speciale printempecan; frostegoj kaj blizardoj foje atakas la regionon eĉ en la komenco de junio. Tamen la kutima agrabla sento, aperanta ĉe rigardoĵeto al la kalendaro, kontentigis min per milda aludo pri baldaŭa fino de mia norda deĵorado naŭ jarojn longa. Mi planis mian foriron por la unuaj tagoj de majo, sed dume daŭris aprilo, iom post iom paŝante al sia lasta semajno. La neĝa litkovrilo, tiu tavolo du metrojn dika, formiĝinta ekde la pasintjara septembro, etendiĝis laŭ la ebenaĵo de la tundro ĝis la foraj dentegoj de Ural-montaro. En sunaj tagoj, kiuj, neofte, tamen bonvolis veni eĉ en aprilo, la neĝa spaco rebrilis per bilionoj da sparkoj, sed ĉe alveno de neĝoŝtormo ĝi kunfandiĝis kun la neĝoplena aero en preskaŭ netravideblan senliman universon. ...(legu pli en BA43!)

 

Mikaelo Bronŝtejn: La pereo de Petro

Sergej, 42 jaroj, vicdirektoro
Jes, sinjoro enketisto. Jes, ni decidis veturi. Vidu, nia loka meteoservo – ĝi estas absolute sentaŭga. Kalma suna tago, nur dek ok sub nulo – jen kion ili prognozis, imagu! Kial ni ne iru por fiŝkapti? La klimato varmiĝas, tamen dume en nia tundro kiel ĉiam, septembrofine, glacio sur tiu lagaro…
Nu, certe, de kie vi ĉefurbano konu ĝin… kelkaj lagoj sinsekve, unu post alia ĉe la rivero Kozva. Se vi scivolas, mi povas montri sur la mapo. Veturigi vin tien por esploro? Kial ne? Certe, mi povas… per la sama veturilo.
Pardonu, mi forgesis pri kio… aĥ, jes, glacio! Do la glacio tie estis jam ĉirkaŭ unumetra. Taŭgas por veturilo, ankaŭ por fari glacitruojn kaj mergi retojn. Jes, fiŝoj abundas tie, sinjoro enketisto. Bonaj fiŝoj, kredu min! Nelma, muksun… ankaŭ simplaj ezokoj – foje ni apenaŭ eltrenis unu ezokegon, metron kun duono ĝi havis, vera krokodilo!... ... (legu pli en BA43!)

 

Sara Spanò: Arkanoj

Tiun lumplenan matenon, post nokto plenplena je nedeĉifreblaj sonĝoj, mi trovis lin sidanta en la salono, apud la fenestro, ĉe mia labortablo. Verdire, estus pli trafe difini ĝin la tablo, kie mi vane klopodas labori kaj verki. La vero estas ke, sen la eblo vojaĝi kiel mi kutimis antaŭe, mia imagopovo dezertiĝis, miaj pensoj stagnas, ĉio ŝajnas senmova; eĉ koloroj kunfandiĝis en monotona grizeco.

Estis tuj evidente, ke li aperis sen antaŭanonco, kaj sen uzi pordojn aŭ fenestrojn. Mi scias nenion pri li, krom ke nenio pri li estas racie interpretebla. La penso pri lia vizitkarto, kiu post nia unua renkontiĝo brulis dum tri tagoj kaj tri noktoj – sen konsumiĝi, kaj sen malkaŝi lian identecon –, estas malfacile forviŝebla el mia menso. ... (legu pli en BA43!)


Enhavo

Anstataŭ prezento

  • Mikaelo Bronŝtejn: Aktuale
  • Taras Ŝevĉenko: Testamento, trad. Jesper Lykke Jacobsen
  • Benoît Philippe: Kanto de rusa patrino

Originala prozo

  • Spomenka Štimec: Hilda al Josip
  • Probal Daŝgupto: La tirkestoj kaj la kuniklulo
  • Jorge Rafael Nogueras: Eterna
  • Mikaelo Bronŝtejn: La lasta neĝoŝtormo
  • Mikaelo Bronŝtejn: La pereo de Petro
  • Sara Spanò: Arkanoj

Originala poezio

  • Nicolau Dols: Heroa rehejmiĝo
  • Miguel Fernández: Variacioj pri aŭtuna temo

Tradukita prozo

  • Dino Buzzati: La musoj (trad. István Ertl)

Tradukita poezio

  • Dezső Kosztolányi: Ĉu vi volas ludi? (trad. Veronika Poór kaj István Ertl)

Artikoloj kaj eseoj

  • Davide Astori: Alessandro Bausani (1921-1988) inter orientalismo, interlingvistiko kaj la bahaa kredo. Kelkaj pripensoj 100 jarojn post lia naskiĝo
  • Pascal Dubourg Glatigny: “Realisma kaj vera rakonto” pri la mondo: La alveturado de Lucien Péraire orienten (1928-1931)
  • Wim Jansen: Ne ĉio estas oro, kio brilas
  • Gian Carlo Fighiera: La pozicio de la virinoj en la Korano

Teatro

  • Marjorie Boulton: La eta estonteco

Recenzoj

  • Jesper Lykke Jacobsen pri Sur bluaj planedoj. Sciencfikciaj noveloj (de Laure Patas d’Illiers)
  • Sten Johansson pri La sangoruĝa flago (de Trevor Steele)
  • Sten Johansson pri La memoraĵoj de Julia Agripina (de Anna Löwenstein)
  • Jorge Camacho pri Parnasa gvidlibro (de K. Kalocsay, G. Waringhien, R. Bernard, N. Ruggiero)
  • Hans E. Becklin pri La malamiko de Putin (de Kalle Kniivilä)

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)