BA38

Beletra Almanako 41

BA40 - ISBN: 9781595694218
172 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)
Bildoj: Niko Voloŝin


  • Mendu ĉe UEA aŭ via landa libroservo!
  • Mendu ĉe Abebooks, Alibris aŭ ĉe multaj aliaj retaj librovendoejoj, kiel Amazon, Bookdepository kaj aliaj en multaj landoj.
  • Mendu ĉe Mondial (vidu malsupre).
  • Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo!
  • Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
  • Foliumu ĉe Guglo en la bita (elektronika) versio kaj aĉetu
  • Saltu al la enhavtabelo

 

Aĉetu BA41 rekte de Mondial per PayPal aŭ kreditkarto:


    Per kreditkarto: (neesperanta teksto*)

Ekster Usono

 

Usonanoj

   

Per Paypal: (neesperanta teksto*)

Ekster Usono

 

Usonanoj

*Klarigo de kelkaj anglaj vortoj en la formularo: Email = Retpoŝt-adreso / Phone = Telefonnumero / Full name = Kompleta nomo / Card number = Kreditkarta numero / MM = Monato (du ciferoj) / YY = Jaro (du lastaj ciferoj) / Save my information for faster checkout = Savu miajn informojn por pli rapidaj aĉetoj estonte

 

Spomenka Štimec: Bastardo (Dua ĉapitro)

La homo kiu prenis Maks el la kota korto de lia vartopatrino en la vilaĝo Kupljenovo kaj sidigis la knabon en la kaleŝon, estis lia avo. Tiu fajnulo kun nigra ĉapelo kaj ledaj gantoj kiu tuŝadis sian bruston kaj ripetadis konvinke “Ich, Großvater!”.
Maks nur gapis senkomprene.
Li estis tute konfuzita, kaptita de tiu fremda homo kaj enfermita en sian novan vestaĵon en kiu ne eblis moviĝi. Iom da distro donis al li la vipo kiun la koĉero svingis super la kapoj de la ĉevaloj. Jes, la zumanta vipo estis plej interesa dum tiu vojaĝo kaj savis lin de plorado.
La maljuna Großvater sidigis Maks post la dorso de la koĉero kaj ofte rigardis al la vizaĝo de la knabo. La etulo ne volis renkonti liajn okulojn. Li obstine rigardis al siaj genuoj kiam li sentis la tuŝon de la apuda rigardo. La avo fikse rigardis la maldikan vizaĝon. ... (legu pli en BA41!)

 

Sara Spanò: Vizitoj

En antikvaj tempoj, la ermitoj vivantaj en la dezerto kutime perdis sian koncentriĝkapablon je ĉirkaŭ tagmezo; mia distriĝkapablo, male, ne sekvas horarojn, ĉefe kiam ne estas limdata tempopremo kaj plenumendas ne aparte entuziasmigaj burokrataj taskoj.
Jen, mia rigardo ekvagas tra la ĉambro, turniĝas eksteren, al la teraso, kaj fine eknavigas sur la helligna pargeto de la salono, nervurizita de pli malhelaj vejnoj kaj nodoj. La efekto estas agrable dinamika; oni preskaŭ dirus, ke unu el tiuj rondformaj makuloj, ĉe la alia flanko de la ĉambro, moviĝas.
Momenton: moviĝas? Ĉu vere?
Mi rigardas pli atente. Ne, ne estas okultrompiĝo: io vere moviĝas.
Kun ĝeno, mi alproksimiĝas por povi rigardi pli bone, dum mi provas diveni pri kio povus temi.
Mi ne eraras.
La eta enŝteliĝinto marŝas malrapide, lace, mi dirus; tio ne surprizas min, konsiderante ĝian segmentan kirason. ...(legu pli en BA41!)

 

Ewa Grochowska: Interkonsento

Ĉi-jare, la ora aŭtuno ne daŭris longe. Abrupta vento detruis mirindajn pejzaĝojn, kiuj ofte inspiras la pentristojn. La belega, brunflava hararo de la arboj, elĵetita surteren, transformiĝis en malnovan, senkoloran tapiŝon, antaŭ ol Manuelo havis la tempon eternigi la paletron de la naturo. Li veturis sur la senhoma, monotona vojo, borderita de skeletaj, senfoliaj arbotrunkoj. Tiuj grizaj, pluvaj tagoj de Novembro mergis lin en melankolion.
“Mi ne renkontos ŝin, mi ne kapablos alfronti ŝian rigardon. Mi eĉ ne telefonvokos ŝin.” Tiuj frazoj estis gluitaj al lia pensado same kiel restaĵo de maĉgumo, kiun oni ne sukcesas elkraĉi. ... (legu pli en BA41!)

 

Jens S. Larsen: Kial UEA bezonas lingvoteorion

Kiam homoj diras “Esperanto ne estas nur lingvo”, ili kutime celas ke ĝi estas ankaŭ socia movado, komunumo kaj/aŭ kulturo. Tamen estas multe pli facile paroli pri kulturo sen kulturteorio ol pri lingvo sen lingvoteorio.

Ĉiu ajn povas fari kulturon. Du linioj kun kvin lingvaj eraroj en nialingva Facebook-mesaĝo certe ne estas io granda aŭ grava, sed ĝi estas pozitiva kontribuo al la Esperanto-kulturo, kaj ĉiu povas partopreni. Aliflanke ne ĉiu prilingva teorio estas egala al la aliaj; iuj estas veraj kaj/aŭ subtenaj al nia afero, aliaj male. Estas grava diferenco inter superstiĉoj kaj mitoj unuflanke kaj aliflanke science konfirmitaj teorioj kaj faktoj. Tial estas pli grave kompreni ke Esperanto estas ne nur kulturo, sed ankaŭ lingvo, dum eble estas pli saĝe en la ekstera informado akcenti inverse. ...(legu pli en BA41!)

 

Brigid O’Keeffe: Plumamikoj kaj kvinjaraj planoj

En 1908 ordinaraj homoj el diversaj partoj de la Rusa imperio entuzi­asme mendis anoncetojn en Espero, relative efemera esperantista periodaĵo el Sankt-Peterburgo. Kun espero kaj scivolo ili serĉis kontakton kun la mondo kaj esperantistajn plumamikojn. El sia rusia vilaĝeto Pavel Moŝĉanskij provis korespondi pri ĉiaj temoj kaj amikiĝi kun esperantistoj en foraj partoj de Rusio kaj la pli vasta mondo. Esperantista korespondado tamen ŝajnis proponi ion pli grandan ol nura amikeco kaj imagataj vojaĝoj. Interŝanĝante leterojn kun siaj esperantistaj plumamikoj, li esperis klarigi sian “mondorigardon”. Moŝĉanskij aparte volis partopreni en socia debato pri la tiel nomata “seksa demando”. V. Gromov volis korespondi pri pentrado kaj interŝanĝi fotojn kun siaj ontaj esperantistaj plumamikoj. N. Nosenko volis korespondi pri la temo virina egaleco. P. Slugin serĉis plumamikojn kiujn interesas interŝanĝado de koloraj poŝtkartoj. Slugin esperis ricevi poŝtkartojn kun Eŭropaj pejzaĝoj, kiujn li verŝajne neniam vidus per siaj propraj okuloj. ... (legu pli en BA41!)

 

Vejdo: Ĉinesko: origino kaj evoluado

En junio 1973 aperis en la dua numero de la mimeografita revuo El Ĉinaj Esperantistoj kvar poemetoj verkitaj de s-ro Hu Guozhu en la formo de ĉina fiksforma skemo Sopir-al-sudo, kaj post ĉirkaŭ dek jaroj li publikigis la libron Esperanta Metriko, en kiu troviĝas aliaj du poemetoj ankaŭ en la formo de Sopir-al-sudo: ... Ĉi tiuj du poemetoj, laŭ la eldiro de s-ro Hu Guozhu, estas ekzemploj de Sopir-al-sudo en Esperanta vesto. Li difinis la skemon de tiaspeca poemo jene: kvin versoj de 3,5,7,7,5 silaboj kun rimaranĝo xa,xa,a (x =
senrima). Tio fakte markas la unuan paŝon de la enkondukado en Esperanton de ĉinaj fiksformaj poemoj. Kiel sciate, Ĉinio estas lando riĉa je poemoj. La historio de la ĉina poezio povas retrospuriĝi al la 11a jarcento antaŭ Kristo, kiam skribitaj poemoj jam troviĝis. Ekde tiam la ĉina poezio travivis dekkelkajn dinastiojn daŭrantajn pli ol tri mil jarojn ĝis nun. Kiam temas pri ĉinesko, nepras paroli pri Ci, grava branĉo de ĉina antikva poezio, ĉar ĉinesko fakte estas esperantigo de Ci laŭ preskaŭ ĉiuj kriterioj. Ci havas historion de ĉirkaŭ 1300 jaroj. ... (legu pli en BA41!)

 

Olga Tokarczuk: Tenera rakontanto

La unua foto, kiun mi konscie spertis, estis foto pri mia patrino, ankoraŭ antaŭ ol ŝi naskis min. La foto estas, bedaŭrinde, nigra-blanka, pro kio perdiĝas pluraj detaloj, kiuj fariĝas nur grizaj formoj. La lumo estas milda kaj pluva, ŝajne printempa, kaj plej verŝajne ĝi trasorbiĝas tra la fenestro, tenante la ĉambron en ape­naŭ rimarkebla brilo. La patrino sidas ĉe malnova radioaparato, tia, kiu havis verdan okulon kaj du turneblajn butonojn – unu por regi la laŭtecon, la alia por serĉi stacion. Ĉi tiu radioaparato iĝis poste kompano de mia infaneco kaj el ĝi mi eksciis pri la ekzisto de la kosmo. Turnado de la ebonita butono movis la delikatajn palpilojn de la anteno, kaj en ilia reto kaptiĝis diversaj stacioj – Varsovio, Londono, Luksemburgo aŭ Parizo. Foje, tamen, la sono ŝanceliĝis, kvazaŭ inter Prago kaj Novjorko, aŭ Moskvo kaj Madrido la palpiloj de la anteno renkontus nigrajn truojn. ... (legu pli en BA41!)

 

Nicole Margot: Granda franclingva poeto forpasis

La 25an de februaro mortis Philippe Jacottet. Li naskiĝis en 1925 en Moudon, Vaŭda urbeto, en Svislando. Jam infana li interesiĝis pri
verk­ado, kaj 16 jarojn aĝa li ekkonis la Vaŭdan poeton Gustave Roud; grava renkonto, kiu fariĝis profunda amikeco, kaj konkretiĝis en leterinterŝanĝo, aperinta en 2002 ĉe la eldonejo Gallimard. Philippe Jacottet studis beletron en la universitato de Laŭzano kaj tiam aperis en diversaj periodaĵoj liaj unuaj tekstoj, teatr­aĵoj kaj poemoj. En 1946 li licen­ci­uliĝis kaj sam­jare renkontis la ita­lan poeton Giuseppe Ungaretti, kun kiu li amikiĝis kaj kies poemojn li ek­tra­dukis. En Parizo li labo­ris por la Vaŭda eldon­isto Henry-Louis Mermod. ... (legu pli en BA41!)


Enhavo

Prezento (Anina Stecay)

Originala prozo

  • Spomenka Štimec: Bastardo. Dua ĉapitro
  • Sara Spanò: Vizitoj
  • Ewa Grochowska: Interkonsento

Originala poezio

  • Probal Daŝgupto: La nerenkontiĝoj
  • Germaine Hoffmann: Poemoj (Sennoma; La rajto de la fiŝo; Ligaĵo el timo; Perfekta mastrumado; La rajto de Dio; Forĵetu la flagon; Kompatu min; Vi eraras; Mi nombras)
  • Venelin Mitev: Du poemoj (Glaciiganta senventumo...; Preĝo)

Tradukita prozo

  • Manashi Dasgupta: Birdo nomata kropsio (trad. Probal Daŝgupto)
  • Henrik Bernhard Palmær: La lasta juĝo en Kretenburgo (trad. Sten Johansson)
  • Oldřich Kníchal: La muelejoj de providenco (trad. Katarina Steele)
  • Anna Mécs: Du rakontoj (Maldikiĝo; Valika; trad. István Ertl)
  • Edgar Allan Poe: La maskerado de la Ruĝa Morto (trad. kaj enkondukis Hanso Becklin)

Tradukita poezio

  • Ignaz Heinrich von Wessenberg: Prehomaranisma poemo “Mia kredo” (trad. kaj enkondukis Benoît Philippe)
  • Mircea Dinescu: Poemoj (Senratigo; La morto grimpis; La aŭtuna salono; Intervjuo; Ebriiĝo kun Markso; trad. Ionel Oneţ)

Artikoloj kaj eseoj

  • Jens S. Larsen: Kial UEA bezonas lingvoteorion
  • Brigid O’Keeffe: Plumamikoj kaj kvinjaraj planoj (trad. Kalle Kniivilä)
  • Vejdo: Ĉinesko: origino kaj evoluado
  • Olga Tokarczuk: Tenera rakontanto (trad. Paweł Fischer-Kotowski)
  • Nicole Margot: Granda franclingva poeto forpasis

Intervjuo

  • “Rava pruvo de la homa kreivo”. Intervjuo kun Vilmos Benczik (trad. Jozefo Horvath)
  • “Ambasadoro de tuta kulturo”. Intervjuo kun Sebastian Schulman (trad. Mara Rockliff)

Reago

  • Trevor Steele: Mi estis tie! Respondo de aŭtoro

Teatro

  • Piret Simson kaj Liina Vahtrik: Doktoro Esperanto (trad. István Ertl)

Recenzoj

  • Jorge Camacho pri Memoru ĉi praulojn: Eseoj pri Esperanto-literaturo (de Humphrey Tonkin)
  • Sten Johansson pri Sekreta taglibro (de Julian Modest)
  • Jorge Camacho pri In an Antique Land (de Amitav Ghosh)

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)