BA38

Beletra Almanako 40

BA40 - ISBN: 9781595694171
170 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)
Bildoj: Péter Arnóti


  • Mendu ĉe UEA aŭ via landa libroservo!
  • Mendu ĉe Abebooks, Alibris aŭ ĉe multaj aliaj retaj librovendoejoj, kiel Amazon, Bookdepository kaj aliaj en multaj landoj.
  • Mendu ĉe Mondial (vidu malsupre).
  • Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo!
  • Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
  • Foliumu ĉe Guglo en la bita (elektronika) versio kaj aĉetu
  • Saltu al la enhavtabelo

 

Aĉetu BA40 rekte de Mondial per PayPal aŭ kreditkarto:

Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur malsupran butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?" kaj ekklaku, por trovi la necesan kreditkartan formularon.


Ekster Usono


Usonanoj

 

Eddy Raats: Mia vojaĝo

La kablotramo haltas ĉe la finhaltejo en la bela montara vilaĝo Mon­tana en Svislando, tamen mi ne vidas tiun belecon. Mi, kvarjaraĝuleto, spasme alkroĉas min al la robo de la flegistino, kiu kunvenigis min ĉe la trajnstacidomo de la Rodano-valo. Mi malfide rondrigardas per ruĝaj okuloj, kiuj dum longaj horoj ploris. Mi ploras sen bruo, ĉar mi timis la strangan kaj kruelan etoson de la trajnkupeo, kaj nun timas preskaŭ ĉion, timas nekonatojn, ĉefe virojn, la mallumon, la bruegon de motoroj, ĉio kaj ĉiu rigardas min malamike. Kial la mondo, de kiam panjo forlasis min, estas tiel malafabla? Ankaŭ panjo ploris, kiam ŝi akompanis min al la stacidomo. Ŝi rakontis, ke mi bonŝancas, ĉar “Ĉe la fino de la longega vojaĝo paĉjo bonvenigos vin”.
Paĉjo delonge forestas pro malsano, la nura loko, kie li povus resan­iĝi, estas la pura aero de la svisa altmontaro. Ĉu paĉjo ankoraŭ pensas pri mi kaj ĉu li scias, ke li devas preni min ĉi tie? ... (legu pli en BA40!)

 

Sten Johansson: Sputnik

Kiam mi komencis la kvaran klason, Janis aperis en ĝi kiel nova sam­klasano. Li estis unu el kvin novuloj, kaj okaze de la nomvokado en la unua tago la instruistino iom aparte bonvenigis ilin kaj petis nin konduti al ili kiel bonaj kamaradoj. Mi supozas ke la plej multaj pensis kiel mi, ke la novuloj ne vere apartenas al nia klaso. Dum la plej proksima tempo du el la novaj knaboj ricevis iom da draŝado. Sed tio ne okazis al Janis, ĉar li estis alta kaj fortika, fakte unu el la plej grandaj inter ni. Kaj cetere pasis ne tre longe ĝis mi jam forgesis, kiuj estas novaj kaj kiuj malnovaj.
“Janis estas latvo”, klarigis la instruistino en tiu unua tago.
Ŝi ridetis kaj parolis tre klare.
Ĉiuj mienis senkomprene. Verŝajne neniu sciis, kio estas tio.
“Do liaj gepatroj devenas el Latvio. Ili venis al ni en Svedion fine de la milito, ĉar ili ne volis vivi en Sovetunio. Do mi proponas ke ni ĉiuj faru, kion ni povas, por ke li sentu sin bone ĉi tie. Ĉu ne?”...(legu pli en BA40!)

 

Massimo Acciai Baggiani: La lunaj mapoj

Hypatia montris fervoran intereson pri mapoj ekde infanaĝo: ne nur pri mapoj ĝeneralaj, sed precize pri mapoj de la ĉielo, de planedoj kaj satelitoj de la sunsistemo. Ŝia patrino nomis ŝin “mia malgranda scienc­isto”: ne hazarde, ŝi donis al ŝi la nomon de fama pagana matematikisto kaj astronomo, martirigita de kristanoj en la 5-a jarcento, en malkaŝa kontrasto kun siaj gepatroj – la avoj de Hypatia – fervoraj devotuloj de Padre Pio, kaj kun la seminariista frato, kiu ĉiam kritikis ŝin pro ne esti edzinigita virino. Kiam ŝi ankoraŭ sciis nenion pri sia fama sam­nom­ulino, la eta Hypatia trarigardis la volumojn de la astronomia kurso de Margherita Hack, kiujn ŝia patrino tenis en sia studĉambro, kun ekstaza vizaĝo. Evidente ŝia intereso limigis sin al la bildoj – la knabino ankoraŭ ne kapablis legi – pri kiuj ŝi ofte petis klarigon de sia patrino.
“Jen la sunsubiro vidita de Marso”, diris fiere la patrino.
“Ĝi aspektas kiel la arizona dezerto”, diris la knabineto, memorante lastatempan vojaĝon al Usono.
“Jes, sed ĉi tiu dezerto estas eĉ pli dezerta. Eĉ skorpioj ne loĝas tie, la taga ĉielo estas salmokolora kaj kiam la suno estas malalta, ĝi fariĝas blua... kontraŭe al la Tero.”... (legu pli en BA40!)

 

Anina Stecay: Ses miniaturaj rakontoj

La revita verko
Alfons longe atendis la novan romanon de sia plej admirata verkisto. Bedaŭrinde, la aŭtoro bezonis ĉiam pli da tempo por verki novan libron. Pli malfavore eĉ: ĉiu sekva verko ŝajnis esti iom pli mallonga ol la antaŭa. Kiam Alfons antaŭ kelkaj monatoj malkovris la antaŭanoncon por venonta romano lia en la eldoneja programo, la novaĵo entuziasmigis lin. Finfine! Jam la sekvan tagon li antaŭmendis ĝin. Hodiaŭ ĝi finfine alvenis, ne multe pli dika ol la etfingro de Alfons. Respektoplene li malfermis la libron...(legu pli en BA40!)

 

Evgenij Georgiev: Alia vojo

La vespera suno prenis etan paŭzon sub bizaraj diversampleksaj lit­kovriloj de sangaj nuboj, evidente, tie pretigante sian ardan korpon por tranokto rekte sur malvarmeta baŝo de la firmamento, kiam iu mal­ord­eme vestita duopo kun durada ĉareto rezolute kaj iom nervoze direkt­iĝis al rando de minista urbeto.
Ĉiuminute ili retrorigardis, sed neniu sekvis, nek eĉ rimarkis tiun strangan paron da supozeblaj amikoj. Nur fava hundo de ŝuisto scivol­eme strabis du mallumajn jete sagantajn figurojn apud apoteko kaj kun prudento du fojojn bojis, cetere sen granda entuziasmo.
Haste transpasinte altrudan interplekton de sinuaj stratoj, ili eliris for de la urbo al grunda dekliva vojo. Al la kunuloj devis ŝajni ke la superfluaj renkontiĝoj kun samurbanoj, feliĉe, restis putri sur la stinka kampo de malplaĉaj neefektiviĝintaj ebloj, kiel en rubejo, kiun ili ĵus preteriris. ... (legu pli en BA40!)

 

Mikaelo Bronŝtejn: Lina

Kiu elektis tiun ĉi nomon por ŝi? Tio apenaŭ povis esti la patro – li fuĝis, solviĝis, malaperis entute tuj post la informo pri gravediĝo de la panjo. Do, eble, ŝi, la panjo? Ankaŭ pri tio mi dubas. Malgraŭ ke ŝi ne abortis, mal­graŭ ke ŝi vere amas la filinon, aperintan ekster ŝia deziro. La panjo, se mi rajtas pritaksi ŝin, pensas tro supraĵe por tuj kapti tion, kio iĝis rimark­ebla ĉe la bebo post nur iom da tempo. Nu, iu el la avoj-avinoj, ver­ŝajne, sukcesis diveni speguliĝon de bluaj lin-floroj en la grandaj, miraj okuloj, ĵus ekvidintaj la mondon, teneran lintolan blankon de la beba korpo kaj ontan puran blondon de la hararo. Post kelktaga konat­eco mi inform­iĝis, ke la panjo insistis pri la nomo Alisa, bazante sian opi­nion sur iu filmo, laŭmoda tiuepoke. Sed fine rezultis Lina, kaj oni danku Dion pro Lia prudenta sugesto... (legu pli en BA40!)

 

Mikaelo Bronŝtejn: Superstiĉo

Bruna kastorfela pelteto. Ĝin okulfrape kontrastas la blanka haŭto de la nudaj kruroj sube… Malplena rubsitelo en la mano… Tiel ŝi aperas ĉe mia enirpordo kvin minutojn post la telefona averto. Nu, la kvinetaĝa domo, kie estas ŝia apartamento, staras kontraŭ mia, absolute samspeca domego, do ne mirindas… Damne, la pelto kaj hejmaj pantofloj estas ŝia nura vesto. Ne, tamen ankaŭ tro leĝera subĉemizo. Tion mi sentas tuj, kiam ŝi premas sin al mi ĉeporde por kiso kaj ŝia kruro penetras inter miajn.
– Eĥ… – elspiras mi, anhelante pro tiu subita voluptiga ina varmo. – Virino kun malplena sitelo estas malbona signo... (legu pli en BA40!)

 

Elżbieta Karczewska: Belega Davido à la kronviruso-19

La kvara semajno de memvola izoliĝo pro kronviruso.
En mia domo loĝas ĉ. 1000 personoj, sed ĉu tio ĉi ion signifas? Mi sentas min terure soleca. De la fenestro mi observas malplenajn kvartalajn stratetojn. De tempo al tempo sonoras mia telefono kaj iu ofertas varojn/partoprenon en agado/petas subtenon por malsanaj infanoj… Ĉiujn kelkajn tagojn mia filino diras per telefono: iru la lifton – mi sendas al vi sakon kun manĝaĵo. Bone, ke nenio al mi doloras, sed ĉiu tio estas vero? Ĉu en mia aĝo la homo ne havas sanproblemojn?
Mi konas tiujn najbarojn, kun kiuj antaŭ 50 jaroj ni ekloĝis tiun ĉi domon. Iliajn infanojn kaj genepojn mi renkontas en la lifto, sed alvenis ankaŭ novuloj. Kiu loĝas la etaĝon super mi? Antaŭ unu aŭ du jaroj mi renkontis en la lifto maljunan viron, kiu anoncis, ke li renovigas la loĝejon por sia filino... (legu pli en BA40!)

 

Sara Spanò: Kiam ankroj neatendite falas

Hodiaŭ, mi denove enaviadilas.
Post pluraj monatoj, mi revenas al mia naskiĝurbo.
Ne vere hejmen.
“Hejmo estas, kie oni ĵetas sian ankron”, mi legis iam.
Dumfluge, inteligenta tempouzado ne nepras. Sufiĉas rigardi ekste­ren. Navigi perrigarde.

Navigi. Libere. Kiel Sinbado, aŭ kiel Uliso, ruzaj maraventuremuloj kiuj ĉiam fascinis min.
Iusence, mi mem similas al maristo.
Infanaĝe, mi vojaĝis nur per fantazio.
Kiam realo ne sufiĉis, mi elpensis alian, rakontindan realon. Libroj nutradis mian imagpovon, kiel limfo.
Iam, mi malkovris kion signifas vojaĝi, plonĝi en la mondon, lerni propraokule. Tio estis por mi vivŝanĝa revelacio... (legu pli en BA40!)


Enhavo

Prezento (Ulrich Becker)

Originala prozo

  • Eddy Raats: Mia vojaĝo
  • Sten Johansson: Sputnik
  • Massimo Acciai Baggiani: La lunaj mapoj
  • Anina Stecay: Ses miniaturaj rakontoj (La revita verko; Perdita; Testpersono; Amo kun efiko; Familiaj ligoj; Neniu monstro videbla)
  • Evgenij Georgiev: Alia vojo
  • Mikaelo Bronŝtejn: Lina
  • Mikaelo Bronŝtejn: Superstiĉo
  • Literatura konkurso “Esperanto ligas homojn. Pandemio – neĉiutaga ĉiutageco” (Elżbieta Karczewska: Belega Davido à la kronviruso-19; Sara Spanò: Kiam ankroj neatendite falas)

Originala poezio

  • Božidar Brezinščak Bagola: Tri poemoj (Flegistino Maria; Kemiterapio; Ĉe la limo mem)

Tradukita prozo

  • Gianni Celati: Mia onklo malkovras la ekziston de fremdaj lingvoj (trad. Giulio Cappa)
  • Runar Schildt: Ĉevalo de Karamsin (trad. Sten Johansson)
  • Carlo Menzinger di Preussenthal: Irenoj kaj ranoj (ukronia rakonto) (trad. Massimo Acciai Baggiani)
  • Fratoj Grimm: Valerianelo (trad. Edmund Grimley Evans; kun enkonduko de Edmund Grimley Evans: Kiel mi dumtempe kabeiĝis)

Tradukita poezio

  • Ari Jósefsson: Kvar poemoj (Milito; Kreda konfeso; Serĉado; Suno; trad. Kristján Eiríksson)
  • Esther Schor: La vivo, kiel ni konas ĝin (trad. Lee Miller)
  • José de Espronceda: Pirata kanto (trad. Fernando de Diego)
  • Heinz Kahlau: Kaj ni solas (La paro; Kaj ni kantis; La konsilo; Renkontiĝo kun eŭropano; Kiam viroj estas plej danĝeraj; Kaj ni solas; Ĉirkaŭ ĉiu; Konsolo; trad. István Ertl)
  • Nachoem M. Wijnberg: Du poemoj (Moseo aŭ Moseo; Cion’; trad. Marc van Oostendorp)
  • Pedro Sáez Serrano: Jugoslavio (trad. Brandon Sowers)
  • Antoine Cassar: Pasporto (trad. Klára Ertl)

Artikoloj kaj eseoj

  • Christian Cimpa: Por montri nian duan kostumon
  • Araceli Pulpillo: Anarkifeministinoj komence de la 20-a jarcento: La Revista Blanca (trad. Jesús González Jurado)
  • Giulio Cappa: Pri Quemadura

Intervjuo

  • István Ertl: Retrorigarde: rakontoj kiel terapio. Intervjuo kun Jorge Camacho

Recenzoj

  • Jorge Camacho pri Cementiri de Sinera. Tombejo de Sinera (de Salvador Espriu; trad. Gabriel Mora i Arana)
  • Mao Zifu pri Juna amserĉado per Esperanto (de Vanege)
  • Anna Löwenstein pri Paulus fondinto (de Trevor Steele)
  • Marc van Oostendorp pri Historio de la Akademio de Esperanto (de Carlo Minnaja)
  • Javier Alcalde pri Breu història de l’esperantisme als Països Catalans (de Xavier Margais Basi)
  • Javier Alcalde pri L’incredibile storia dell’Isola delle Rose (filmo de reĝisoro Sydney Sibilia)

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)