BA38

Beletra Almanako 39

BA38 - ISBN: 9781595694140
144 paĝoj. ISSN: 1937-3325
grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)
Bildoj: Tammy González


  • Mendu ĉe UEA aŭ via landa libroservo!
  • Mendu ĉe Abebooks, Alibris aŭ ĉe multaj aliaj retaj librovendoejoj, kiel Amazon, Bookdepository kaj aliaj en multaj landoj.
  • Mendu ĉe Mondial (vidu malsupre).
  • Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo!
  • Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
  • Foliumu ĉe Guglo en la bita (elektronika) versio (baldaŭ!) kaj aĉetu
  • Saltu al la enhavtabelo

 

Aĉetu BA39 rekte de Mondial per PayPal aŭ kreditkarto:

Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur malsupran butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?" kaj ekklaku, por trovi la necesan kreditkartan formularon.


Ekster Usono


Usonanoj

 

Anina Stecay: La aromo de la suno

“Kion vi deziras manĝi, sinjoro Stratheim?”
Rikardo promenigis sian rigardon tra la manĝejo de la fleghejmo. Ĉe la apuda tablo oni manĝigis rostitajn bovaĵojn kaj tigobrasikon al du maljunuloj, kiujn li konis nur supraĵe. Tiu kun la krono de vepraj haroj mekanike malfermis sian buŝon ĉiun fojon kiam la kulero alproksimiĝis. La alia estis surmetinta sian piĵamon kun la interno ekstere. La servo-roboto ĉiam denove devis instigi lin preni plian mordon. La procedo bezonis tiom da tempo, ke Rikardo eksentis senpaciencon nur rigar­d­ante tion. Sed la voĉo de la roboto restis konstante kuraĝiga.
Natalia, sidanta vid-al-vide de Rikardo, memstare kaj kun feliĉa es­primo sur la vizaĝo manĝis sian malhelverdan kaĉon. Muelitaj spinaco, fiŝaĵo kaj terpomoj, se li devus juĝi laŭ la grandaj makuloj sur ŝia antaŭ­tuko. Eĉ ŝia mentono estis aspergita per verdaj makuletoj.
Rikardo ne emis manĝi. Fakte, li tute ne plu emis fari ion ajn...
... (legu pli en BA39!)

 

Francisco Javier Moleón: Fantomnokto

– Mi vidis lin, mi vidis lin! – histerias mia fratino.
Mi algapas ŝin. Mi trovas min devigata ŝin vangofrapi por silentigi kaj trankviligi ŝin. Dufoje.
– Vi vidis NENIUN! Ni jam priparolis la aferon: fantomoj ne ekzistas. Diru do: kie precize vi “vidis” lin?
– Tie, malantaŭ la pordo – ŝi fingromontras kaj tremas.
Vento muĝas obtuze.
Mi fermas la pordon, remalfermas ĝin.
– Jen: ombroj... (legu pli en BA39!)

 

Francisco Javier Moleón: Kiam do?

– Silenton!
La martelo batas la tablon. La juĝisto minace rigardas la ĉeestantaron.
– Nun la advokato faros sian lastan pledon. Kaj silenton mi volas!
La advokato ordigas kelkajn paperojn. Ekstaras. Paŝas antaŭ la ĵurianojn. Turnas sian kapon al ili.
– Gesinjoroj, ni pasigis longajn tagojn ĉi tie. Vi vidis ĉiujn pruvojn kaj aŭdis ĉiujn atestojn, fare de la prokuroro kaj fare de mi la defenda advokato. Mi esperas, ke vi jam formis al vi precizan ideon pri la okazaĵoj kaj la kulpuloj.
Jes, mi diris kulpuloJ, kaj ne kulpulo. Fakto estas, ke mia kliento, la lupo, la sola akuzito, NE estas la kulpulo! Nu jes, li manĝis la avinon... (legu pli en BA39!)

 

Sten Johansson: Sesdek ok

Leviĝu en mizer’ dronanta
sklavar’ malsata de la ter’!
Raci’ nin vokas indignanta
al mortbatalo por liber’.

Provu imagi ĉi tion, Ingrid! Kredeble ankaŭ vi trovus tiun kantadon sufiĉe impona en la salono de la modernisma teatro de Malmö. Dume mi tamen demandis min, ĉu la unua rimo ne estas tia adasismo, pri kiu avertis mia instruisto Olle Olsson en la studenta Esperanto-klubo de Lund, por la okazo ke mi sekvus la tradicion ekverki poemaron tuj post la komenca kurso. Sed fakte mi havis neniun intereson pri versoj en ajna lingvo, kun aŭ sen adasismoj. Nu, mi supozis ke nur la burĝaj esperantistoj zorgas pri tia poezia bagatelo, dum al la sennaciuloj gravas nur la klasbatalo...

... (legu pli en BA39!)

 

Trevor Steele: Vera kaj Alekso

Vera apenaŭ kredis, kion ŝi vidis, sed jes, la trian fojon li rigardis ŝin en tiu maniero, kiu fandis ŝian koron. Hejme en la vilaĝo ĉiuj sciis, ke Vera estas la plej inteligenta knabino en la distrikto, sed ĉiam mankis al ŝi tio, kion knaboj plej alte taksas: bela vizaĝo kaj belformaj kruroj. Neniam ŝi povos forgesi la kruelan komenton de tiu knabaĉo Ŝimeo: “Vera aspektas kiel surprizata bovino.” Neniu knabo iam ajn provis al­proksimiĝi al ŝi, kaj ŝi devis konsoli sin per la universala agnosko de ŝia lerta cerbo.
Tamen: tiu belaspekta junulo Alekso, li kun la adorindaj brunaj okuloj, fakte donis al ŝi – kaj nun tri fojojn! – tian rigardon, pri kia ŝi de tempo al tempo revis... (legu pli en BA39!)

 

Osmo Buller: Beletraj tombovizitoj

Ankaŭ mi turismis ĉi-somere hejmlande. En la seniora aĝo mi klopodas sekvi la vortojn de mia lernejestro Tor-Erik Nyberg, kiu instigis unue konatiĝi kun la propra lando kaj nur poste kun aliaj. Tiu principo tamen estis forgesita jam en la komenco, kiam Nyberg direktis la ekskurson de nia klaso al Leningrado.
Tombejoj estas mia hobio kaj ĉi-somere mi kunigis kun ĝi mian alian hobion, Esperanton.... (legu pli en BA39!)

 

Martti Putaala: La frumatenaj kamemoroj

Estis la tempo de la frumaturaj kamemoroj.
Fraŭlino Ajno Arbareto sidis sur benko en parko kun betulŝela ujo sur la genuoj kaj kolektis per la delikataj belaj fingroj kamemoron post kamemoro en sian buŝeton, kiu estis kvazaŭ matura frago, klinis la buklan kapon, ravite ŝmacadis kaj babiladis:
– Kiel bonegaj, kiel bonegaj!...
– Ĉu vere, bonvolu doni ankaŭ al mi gustumi, – mi petadis.
Sed fraŭlino Ajno Arbareto estis malgranda diablino, malgraŭ siaj anĝelaj okuloj, kaj ŝi ekklinis la kapon kaj diris:
– Ho, mi ne donas! Kiel vi kuraĝas peti! Iru kaj aĉetu! Kvin markoj po litro.
Kaj post tio ŝi ree beate ripetadis:
– Kiel ili estas bonegaj, kiel bonegaj!...
– Donu eĉ unu, – mi petegis, – nur unu…
Ne, fraŭlino Ajno Arbareto estis senindulga tirano... (legu pli en BA39!)

 

Martti Putaala: Memoraĵeto pri Laponio

Neniam mi forgesos la belegajn somertagojn, kiujn mi pasigis en unu Lapona vilaĝeto proksima al la Ruslanda limo. La naturo tiea sorĉis min. En ĉirkaŭaĵo ĝis nevideble staras montoj kaj inter ili senlimaj marĉoj, kiuj estas kvazaŭ pentritaj per iu flavaĵo: kamemoroj, nome. Kaj trans ĉiu altaĵo estas marĉo kaj meze de ĉiu marĉo – okulo de dezerta naturo: lageto, ronda kvazaŭ per cirkelo farita. Pri la lagetoj la popolo rakontas same kiel pri la Nord-Laponia lago Inari: ne ekzistas ŝnurego etendiĝanta ĝis la fundo. La naturo ĉie en Laponio estas tia: neatingebla, perfekta, senlima... (legu pli en BA39!)

 


Enhavo

Prezento (Anina Stecay)

Originala prozo

  • Anina Stecay: La aromo de la suno
  • Francisco Javier Moleón: Fantomnokto
  • Francisco Javier Moleón: Kiam do?
  • Sten Johansson: Sesdek ok
  • Trevor Steele: Vera kaj Alekso
  • Osmo Buller: Beletraj tombovizitoj
  • Martti Putaala: La frumatenaj kamemoroj. Humoraĵo
  • Martti Putaala: Memoraĵeto pri Laponio

Originala poezio

  • Jorge Camacho: Dek unu poemoj (Gutoj; La ĉevaloj; Punricevo; Letero al Mara; Koplo; Enmeti sakron...; Amo senkompara; Deziroj; Al unu raso…;italesko; en la nokto)
  • Jesper Lykke Jacobsen: Submetiĝo

Tradukita prozo

  • Epikuro: Letero al Menekeo (trad. Nicola Ruggiero)
  • Daniil Ivanoviĉ Ĥarms: Rakontetoj (Elfalantaj maljunulinoj; Lignaĵisto Kuŝakov; Kion oni nun vendas en vendejoj; Optika trompo; Okazoj; “Mi decidis distaŭzi unu kompanion...”; [Naskiĝo de Ĥarms]; La koveja periodo; Soneto; Sorto de profesoredzino; Kasistino; Patro kaj filino; La helblua kajero N 10; Pasakaljo N 1; Ĉapo; Anekdotoj el la vivo de Puŝkin; Obstaklo; trad. Stanislavo Belov)
  • Kurt Tucholsky: La homo (trad. Trevor Steele)
  • Charles W. Chesnutt: La edzino de lia juneco (trad. Barry Friedman)

Tradukita poezio

  • Gianfranca Gastaldi: Mi serĉas beston (trad. Nicola Ruggiero)

Artikoloj kaj eseoj

  • YU Jianchao: Imitindaj rezonadoj pri neologismoj inter Tibor Sekelj kaj Laŭlum

Intervjuo

  • Sara Spanò: Intervjuo kun Miguel Fernández

Nekrologoj

  • Tacuo Huĝimoto
    • Probal Daŝgupto: Pri Tacuo Huĝimoto
    • Jorge Camacho: Du tankaoj je Tacuo
  • Eugène de Zilah
    • Eugène de Zilah: El La princo ĉe la hunoj

Recenzoj

  • Jorge Camacho pri La nigra fiŝeto (de Samad Behrangi; trad. Monireh Fahmi)
  • Probal Daŝgupto pri Baza literatura krestomatio (de Aleksander Korĵenkov k.a.)
  • Valentin Melnikov pri Amo inter ruinoj (de Trevor Steele)

Reago

  • Federico Gobbo: Sed mi ne povis forlasi la ideon, kaj mi transiris Rubikonon (Repliko al la recenzo de Jansen pri Gobbo 2020)

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)