BA37

Beletra Almanako 35

BA35 - ISBN: 9781595693921
166 paĝoj. ISSN: 1937-3325

grando: proks. 8.5" x 5.5" (proks. 21.3 cm x 13,8 cm)
Bildoj: Martin Wiese

  • Mendu ĉe UEA!
  • Mendu ĉe Abebooks, Alibris aŭ ĉe multaj aliaj retaj librovendoejoj, kiel Amazon, Bookdepository kaj aliaj en multaj landoj. Provu serĉi per la ISBN-numero (vidu supre) ĉe via preferata libro-retejo! Aŭ eĉ mendu en via loka librovendejo!
  • Foliumu ĉe Guglo en la bita (elektronika) versio (kaj aĉetu)
  • Saltu al la enhavtabelo

 

Aĉetu BA35 rekte de Mondial per PayPal aŭ kreditkarto:

Se vi ne havas PayPal-konton, vi tamen povas pagi kreditkarte. Post la klako sur malsupran butonon, simple trovu dekstre malsupre la linion "Ĉu vi ne havas PayPal-konton?" kaj ekklaku, por trovi la necesan kreditkartan formularon.


Ekster Usono


Usonanoj

 

 

Sten Johansson: Marika

Li preskaŭ tuj komprenas, kiu telefonas, kvankam pasis jaroj de kiam li aŭdis tiun voĉon. Kiam li ekscias, kio okazis, forta puŝo trairas lian bruston, la koro akceliĝas kaj li devas ekstari por rondiri en la ĉambro. Eble li devus atendi tion. Marika ja aspektis elĉerpita, aperante ĉe li post pluraj jaroj da foresto. Ŝi ŝajnis nervoza, nekapabla sidi senmove. Ŝiaj manoj kvazaŭ plukadis ion sur la brakoj. Krome ŝi estis tre maldika; absolute ne videblis ke ŝi gravedas. Li ege bedaŭras ke ili disiĝis tiel, sed tiam li ne suspektis ke li vidas ŝin la lastan fojon.
Jen aferoj pri kiuj János cerbumas ĉi tiun sabaton, veturante per la blua metrolinio ĝis la finstacio, kie atendas antaŭurba trajno. Post dek minutoj ĝi ekiras, serpentas tra la sudorientaj urbopartoj kaj pluas en la kamparon. Ĝi ne rapidas; kaj la trako kaj la vagonoj jam malnovas. Tio ne gravas; jam nenio plu urĝas.
Se li traktus ŝin alie, agus kun ŝi alimaniere, ĉu tiam okazus same? Ne eblas scii. Poste oni ĉiam devintus ĉion antaŭvidi. ... (legu pli en BA35!)

 

István Ertl: Vi(d)vokroniko, aŭ: Dek ok monatoj

Origine tiu ĉi dosiero titoliĝis “memoroj.jan.2018”. Nome, mi komencis ĝin simple regis­trante eventojn ĉirkaŭ kaj post la morto de mia edzino Fabienne, en epoko kiam tia notado helpetis travivi la plej pezan periodon de funebro, kaj ankaŭ ĉar, en tiu stato de mensa kaj anima nebulo, mi pli ol kutime timis forgesi detalojn neforgesindajn.
Iom post iom – mi rimarkis – la temaro de la notoj etendiĝis. Evidente, eventoj kaj faktoj ne povas sendependi de la emocioj tiam sentataj, siavice foje notindaj. Iuj ideoj eĥis al tiuj de Fabienne mem: “Kancerkroniko”, BA17, p. 87. (Eĥas eĉ la titolo, kaj tion mi rimarkis nur ĵus!) Tial tre baldaŭ mi diris al mi: en iu fora epoko, post la funebro, mi reprenos ĉion ĉi, kaj redaktos, ekstraktos, netigos ĝin por BA.
Kvazaŭ ekzistus “post la funebro”! ... (legu pli en BA35!)

 

Enhavo

Sinprezentoj (BA-redaktoroj kaj -eldonisto)

Nekrologoj

  • Imre Szabó (1952-2019)
  • Emile Van Damme (1927-2019)

Originala prozo

  • Sten Johansson: Marika
  • István Ertl: Vi(d)vokroniko, aŭ: Dek ok monatoj
    • Miguel Fernández: La lasta kanto
    • István Ertl: /Kutim’ vi estas.../
    • István Ertl: /aspiras.../ (trad. Antonio Valén kaj la aŭtoro)
    • István Ertl: Dek du rakontetoj por knabino (trad. Katja Steele)
    • István Ertl: La senfina vojaĝo (trad. Hoss Firooznia kaj la aŭtoro)
    • István Ertl: La senfina vojaĝo 2 (trad. Hoss Firooznia kaj la aŭtoro)
    • Miquel Martí i Pol: Senvorte (trad. István Ertl)

Originala poezio

  • Miguel Bento: Jardeko
  • Miguel Bento: Décennie (trad. Jesper Lykke Jacobsen)
  • Gerrit Berveling: Ekpensoj (Kion do faris la Di’ postkreade?; Ni en ĉi riĉaj landoj; Ni vivas en tempo ne-nia; Mia vivtempo estas ekstra; La homa strangeco; Konversacio interreligia; Pura ĉagreno; Naskiĝtago fratina; Ne la unuaj estas ni; Larmis la edzino; Kial ekkonversaciis Dio kun Adam; Postaj generacioj; Silento; Morna vetero; Rendevua paĝaro; Sentitole)

Tradukita prozo

  • Carolus Linnaeus: Iter Lapponicum – Vojaĝo al Laponio (trad. kaj komentis Sten Johansson; helpis pri trad. de latinaĵoj István Ertl)
  • Lukiano: Nigrino (trad. Gerrit Berveling)

Tradukita poezio

  • Miquel Martí i Pol: Silente / Senparole (trad. Abel Montagut / Antonio Valén / Jorge Camacho)
  • Paulino Dias: Omaĝa soneto al Vjaso (trad. Suso Moinhos)
  • Petru Ilieșu: Rumanio (pastiĉo laŭ Ginsberg) (trad. Nicola Ruggiero)
  • Nekonata: Perlo (I-IV) (trad. Marjorie Boulton)

Artikoloj kaj eseoj

  • Suso Moinhos: La vivo kaj verkoj de Vesna Skaljer-Race. Dua parto

Recenzoj

  • Jorge Camacho pri Septembre, surstrate en Tokio. Granda Tertremo en la regiono Kantô 1923 – Postsono de Masakro (de Katô Naoki; trad. Mamiya Midori)

 

Al la hejmpaĝo



Bonvolu skribi al ni: redaktejo@gmail.com (por kontribuoj) kaj informo@librejo.com (por mendoj/abonoj)